Triple Frontera | ||
---|---|---|
landlima regiono | ||
La unuiĝo de la riveroj markas la geografian trilandan punkton. La rivero kun bruna akvo korespondas al Iguazuo | ||
internacia trilanda punkto [+] | ||
Landoj | Argentino, Brazilo, Paragvajo | |
- koordinatoj | 25° 35′ 33″ S, 54° 35′ 35″ U (mapo)-25.5925-54.593055555556Koordinatoj: 25° 35′ 33″ S, 54° 35′ 35″ U (mapo) | |
Triple Frontera | ||
Vikimedia Komunejo: Tres Fronteras [+] | ||
25° 35′ 35″ Sudo 54° 35′ 38″ Okcidento / 25.593078 °S, 54.59384 °U (mapo)
Triple Frontera (en Esperanto Triobla Landlimo, portugale Marco das Três Fronteiras) estas konata internacia trilanda punkto situanta ĉe la landlimoj inter Argentino, Brazilo kaj Paragvajo, apud la fama akvofalo Iguacuo. En la areo troviĝas la urboj Puerto Iguazú (Provinco Misiones, Argentino), Foz do Iguaçu (Paranao, Brazilo) kaj la urboj Presidente Franco kaj Ciudad del Este (Departemento Alto Paraná, Paragvajo).
Geografio
La limoj de ĉi tiuj tri landoj, en tiu areo, laŭiras la fluejon de riveroj Iguazuo kaj Parano. La Internacia Ponto Tancredo Neves transiras la riveron Iguazuo kaj ligas la menciitajn urbojn de Argentino kaj Brazilo. Super la rivero Parano, la Internacia Ponto de Amikeco ligas Foz do Iguaçu kun Ciudad del Este, krom la informo pri ambaŭ riveroj ĝi konektas Puerto Iguazú kun Presidente Franco. En la areo, troviĝas po obelisko en ĉiu lando kun la koloroj de siaj respektivaj naciaj flagoj.
En Puerto Iguazú (Argentino) troviĝas "Hito Tres Fronteras". Ĝi estas turisma loko kun parko kie estas monumento kun ŝildoj kaj flagoj de la tri landoj, kiuj estas en la areo.[1]
Alia ekzemplo de trilanda punkto estas inter la urboj de Bella Unión (Urugvajo) kaj Monte Caseros (Argentino), ambaŭ urboj apartigitaj de rivero Urugvajo kaj Barra do Quaraí (Brazilo), kiu estas disigita de la urbo Bella Unión per la rivero Cuareim.
Bildgalerio
- Monolito kiu markas la limon de teritorio de Argentina Respubliko, situanta en periferio de la urbo Puerto Iguazú
- Monolito kiu markas la limon de teritorio de Federa Respubliko Brazilo, situanta en periferio de la urbo Foz do Iguaçu
- Monolito kiu markas la limon de teritorio de Paragvaja Respubliko, situanta en periferio de la urbo Presidente Franco
Referencoj
- ↑ Hito Tres Fronteras (Opción Iguazú)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- EEUU estampa su bota en el Mercosur Clave periodística analizando artículo aparecido en Carta Maior, traducido por Jorge Alonso para el Equipo de Investigaciones 'Rodolfo Walsh', 2005
- Una task force para la Triple Frontera, pero sin terrorismo. Informe sobre el monitoreo internacional de la Triple Frontera, publicado en el diario argentino (Página/12).
- Fronteras al límite: Triple frontera - Televisión Española
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Triple Frontera en la hispana Vikipedio.