La Triopa Entento (aŭ aliancaj potencoj) estas la Kora Entento subskribita en 1908, poste pligrandiĝinta kun Rusio.
La Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio subskribis la Koran Ententon la 8-an de aprilo 1904, interkonsentante pri siaj interesoj en Egiptio, Maroko, orienta Azio kaj la fiŝkaptorajtoj ĉirkaŭ Novlando.
La Unuiĝinta Reĝlando kaj Rusio subskribis similan interkonsenton la 31-an de aŭgusto 1907 pri siaj interesoj en Persio kaj Afganio. La du akordoj kune kun la franca-rusa alianco de januaro 1894 estas la "Triopa Entento".
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- La Kora Entento
- La Triopa Entento Arkivigite je 2006-07-19 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Aliancanoj de la Unua Mondmilito
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.