Triangulo (aŭ trilatero) estas geometria figuro kiu ekestas kunligante per strekoj tri punktojn. Tiuj ĉi tri punktoj, nomataj verticoj aŭ angulpunktoj, ne povas kunesti sur unu rekta linio. La strekoj, kiuj kunligas la punktojn, nomiĝas lateroj.
Triangulo estas 2-simplaĵo.
Por la verticoj oni uzas ofte sinsekvajn literojn, ekz. A, B, C.
Por la anguloj ni ofte uzas grekajn literojn, ekz. α, β, γ.
Enklasigo surbaze de la anguloj
- Akutangula triangulo: ĉiuj anguloj estas malpli grandaj ol 90 gradoj.
- Ortangula triangulo: unu el la anguloj estas 90 gradoj.
- Obtuzangula triangulo: unu el la anguloj estas pli granda ol 90 gradoj.
- Izocela triangulo: du anguloj estas egalaj unu al la alia, tiam ankaŭ du lateroj (kontraŭaj al ĉi tiuj anguloj) estas egalaj unu al la alia.
- Egallatera triangulo: ĉi tri anguloj estas egalaj unu al la aliaj kaj egalaj al 60 gradoj, tiam ankaŭ ĉiuj tri lateroj estas egalaj unu al la alia. Egallatera triangulo sekve estas izocela kaj akutangula. Egallatera triangulo estas regula plurlatero.
Iu ajn triangulo | Izocela triangulo | Egallatera triangulo |
---|
Ecoj de triangulo
- La sumo de la internaj anguloj ( α + β + γ ) egalas 180 gradojn (π radianojn).
- La neegalaĵo de triangulo: longo de latero ĉiam estas pli malgranda ol la sumo de la longoj de la aliaj du lateroj (se la triangulo estas nedegenera).
Vidu ankaŭ
- Alto (triangulo)
- Mediano (geometrio)
- Dusekcanto de angulo
- Mezortanto
- Hipotenuzo
- Kateto
- Enskribita cirklo kaj alskribitaj cirkloj de triangulo
- Ĉirkaŭskribita cirklo
- Eŭlera cirklo
- Formulo de Heron
- Leĝo de kosinusoj
- Leĝo de sinusoj
- Triangulo de Pascal
Triangulaj geometriaj figuroj |
---|
Triangula piramido | Triangula prismo | Triangula kontraŭprismo | Triangula trunko | Triangula kajtopluredro | Triangula senpintigita kajtopluredro | Triangula dupiramido | Triangula dutrunko | Triangula plilongigita dupiramido | Triangula kupolo | Triangula ortodukupolo | Triangula turnodukupolo |
Plurlateroj |
---|
Triangulo | Kvarlatero (vd. ankaŭ Kvadrato) | Kvinlatero | Seslatero | Seplatero | Oklatero | Naŭlatero | Deklatero | Dekunulatero | Dekdulatero | 13-latero | 15-latero | Dekseslatero | Dekseplatero | Dudeklatero | 24-latero | Trideklatero | 257-latero | 65537-latero | Milionlatero |
(vd. ankaŭ: Regula plurlatero, Konveksa plurlatero, Steloplurlatero) |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.