dekstra La unua Trilanda Esperanto-Kongreso okazis inter la 23 kaj 28-a de marto 2016 en Bandung, Indonezio, frukto de kunlaboro de la Aŭstralia, Novzelanda kaj Indonezia Esperanto-Asocioj. Notindaj partoprenintoj estis Lee Jung-kee, Jonny M kaj Richard Delamore.

En ĝi, 101 homoj partoprenis, inter ili 40 ne-indonezianoj. Plue, oni decidis tiam starigi similan kongreson en 2018: tiam la dua Trilanda Esperanto-Kongreso okazis en Bekasi.[1]

Inter la organizantoj de ambaŭ kongresoj estis Joanne Johns, kiu jam kunorganizis la Aŭstraliajn kongresojn en 2015 (Melburno) kaj 2017 (Brisbano).

Referencoj

  1. Raporto pri la trilanda kongreso 2016. Aŭstralia Esperanto-Asocio. Alirita 29-a de marto 2016.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.