Trikloramino
trikloramino
Plata kemia strukturo de la Trikloramino
trikloramino
Tridimensia kemia strukturo de la Trikloramino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Nitrogena triklorido
Kemia formulo
NCl3
CAS-numero-kodo10025-85-1
ChemSpider kodo55361
PubChem-kodo61437
Merck Index15,6689
Fizikaj proprecoj
Aspektotoksa, potence eksplodema, flava oleeca likvaĵo kun penetranta malagrabla odoro
Molmaso120,357 g·mol-1
Denseco1,653g cm−3
Fandpunkto-40°C
Bolpunkto71°C
Memsparka temperaturo93 °C
SolveblecoAkvo:r, soluble in benzene, chloroform, CCl4, CS2, PCl3 g/L
Sekurecaj Indikoj
RiskojR19 R27/28 R45
SekurecoS7 S22 S26 S36 S37 S39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
04 – Produkto sub premo 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH290, H314, H315, H319, H335, H372, H412
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP234, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P314, P321, P332+313, P337+313, P362, P363, P403+233, P404, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

TrikloraminoNCl3 estas neorganika klora kombinaĵo de nitrogeno, toksa, potence eksplodema, flava oleeca likvaĵo kun penetranta malagrabla odoro uzata en eksplodaj reakcioj en kemiaj sintezoj, kiel amoniaka klorderivaĵo. Kiel oni povas konstati trikloramino devenas el amoniako kie ĉiuj hidrogenatomoj estis anstataŭataj de kloratomoj. Trikloramino estas solvebla en benzeno, karbona kvarklorido, karbona dusulfido kaj fosfora triklorido.

Nitrogena triklorido estas irita al mukoza membranoj kaj larmigagento. La pura substanco estas potence eksplodema kaj sensiva al sunlumo, varmo kaj, al milda ŝoko kaj organikaj komponaĵoj. Pierre Louis Dulong ĝin preparis en 1812, kaj tiu malkovro kostis al li du fingrojn. En 1813, la sama eksplodo okazis kun Humphry Davy kiu dum kelka tempo blindiĝis. Pro tio li devis dungi Michael Faraday kiel sia asistanto, kiu cetere suferis la saman eksplodon. Pli malfrue, Antoine-Jérôme Balard, Rudolf Christian Böttger kaj Hermann Kolbe trovis aliajn metodojn.

Sintezoj

Sintezo 1

4amoniako+3kloronitrogena triklorido+3amonia klorido

Sintezo 2

14amonia nitrato+5kloro2nitrogena triklorido+4amonia klorido+20akvo+22nitrata oksido

Sintezo 3

2amonia karbonato+3kloronitrogena triklorido+3amonia klorido +2karbona duoksido+2akvo

Sintezo 4

3amonia klorido+6klora duoksido3nitrogena triklorido+6hidrogena peroksido

Reakcioj

Reakcio 1

  • Makomponado de trikloramino:

2nitrogena trikloridonitrogeno+3kloro

Reakcio 2

  • Hidrolizo de de trikloramino:

nitrogena triklorido+3akvoamoniako+3hipoklorita acido

Reakcio 3

nitrogena triklorido+6kalia hidroksido+3akvonitrogeno+3kalia hipoklorito+3kalia klorido

Reakcio 4

  • Klorigo de terciaraj karbonoj:

2nitrogena triklorido+2trifenilmetano2trifenilmetil-klorido+2klorida acido+nitrogeno+kloro

Reakcio 5

  • Transformado de alkoholoj en kloridojn:

4nitrogena triklorido+6benzila alkoholo3benzila klorido+6hipoklorita acido+2nitrogeno

Kemiistoj kiuj esploris trikloraminon

Vidu ankaŭ

Literaturo

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.