
Trikiloj

Trikiloj uzita dum mond-rekorda trikado – la trikado kun la plej grandaj trikiloj.
La trikilo estas eta stango kun difinita longo, kiu estas uzata por trikado. Trikiloj havas pinton unufine kaj ordinare kapeton alifine.
Ĝi estas produktita plej ofte el tradicaj lignaĵoj, plantaĵoj, sed ankaŭ el plasto, metalo k.a. Ekzistas ankaŭ trikiloj kiuj estas inter si ligitaj per plasta ŝnuro. Kutiman trikaĵon oni trikas per du trikiloj, sed se oni deziras triki ronde oni povas uzi 4 aŭ 5 trikilojn.
Trikiloj kutime estas dikaj inter 2 kaj 25 mm.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.