Tribunalo Russell | ||
---|---|---|
people's tribunal | ||
Komenco | novembro 1966 vd | |
Tribunalo Russell, ankaŭ nomita Internacia Tribunalo pri militkrimoj, kaj Tribunalo Russell-Sartre, estis opinitribunalo kreita fare de Bertrand Russell kaj Jean-Paul Sartre en novembro 1966 sekve de la publikigo de la libro de Russell “War Crimes in Vietnam“ (Militkrimoj en Vjetnamio)[1].
Membroj de la Tribunalo
Interalie :
- Bertrand Russell, matematikisto, filozofo, epistemologo, politikisto, moralisto, Honora prezidanto, Britio
- Jean-Paul Sartre, filozofo, verkisto, Plenuma Prezidanto, Francio
- Vladimir Dedijer, politikisto, historiisto, biografo de Tito, Direktoro kaj prezidanto de Sesioj, Jugoslavio
- Wolfgang Abendroth, politikologo, Germanio
- Gunther Anders, pensulo kaj eseisto, Pollando
- Mehmet Ali Aybar, fondinto kaj prezidanto de la Turka Laborista Partio, Turkio
- Lelio Basso, advokato, politikisto, Italio
- Simone de Beauvoir, verkistino, eseistino, filozofistino, kunulino de Jean-Paul Sartre, Francio
- Lázaro Cárdenas del Río, politikisto, prezidento de Meksikio de 1934 ĝis 1940, Meksiko
- Stokely Carmichael, usona nigrula aktivulo, gvidanto de la Studenta Komitato de la neperfortaj studentoj kaj poste de la Partio de Nigraj Panteroj ("Black Panther Party"), li forlasis Usonon en 1969 kaj fariĝis konsilanto de Ahmed Sékou Touré en Gvineo, Usono
- Lawrence Daly, ĝenerala sekretario de la sindikato de ministoj, Britio
- David Dellinger, pacista kaj neperforta usona aktivulo, Usono
- Isaac Deutscher, poldevena angla ĵurnalisto kaj historiisto, biografisto de Lev Trockij kaj Josif Stalin, Britio
- Haika Grossman, el Bjalistoko, gvidantino de retoj de rezistado en la Geto de Bjalistoko, Pollando.
- Gisèle Halimi, franca tunizidevena advokatino, feministino, politika aktivulino, Francio.
Vidu ankaŭ
- Tribunal d'opinion / Tribunalo pri opinio). france http://fr.wikipedia.org/wiki/Tribunal_d%27opinion (+ nederlande)
- Tribunal Russell sur le Congo / Tribunalo Russel pri Kongo. france : http://fr.wikipedia.org/wiki/Tribunal_Russell_sur_le_Congo
- Tribunal mondial sur l'Irak / Monda Tribunalo pri Irako.
france http://fr.wikipedia.org/wiki/Tribunal_mondial_sur_l%27Irak (+ angle, ĉine, turke).
- Tribunal Russell sur la Palestine / Tribunalo pri Palestino). france http://fr.wikipedia.org/wiki/Tribunal_Russell_sur_la_Palestine (+ germane)
- BRussells Tribunal. france http://fr.wikipedia.org/wiki/BRussells_Tribunal Arkivigite je 2016-01-04 per la retarkivo Wayback Machine (+ angle).
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.