La Tria industria revolucio, nome revolucio scienc-teknologia aŭ revolucio de la intelekto, estas koncepto kaj vidpunkto skizitaj de Jeremy Rifkin kaj konsiderataj ekzemple de la Eŭropa Parlamento, en formala deklaro aprobita en junio de 2006.[1] Laŭlonge de la historio, la ekonomiaj transformoj okazas kiam kunvenas la novaj teknologioj de la komunikado kun la novaj sistemoj de energio. La novaj formoj de komunikado iĝas la rimedo por la organizo kaj administrado kiujn la plej disvolviĝintaj civilizoj ebligis pere de la novaj energifontoj. La kuniĝo de uzado de komputiloj, la teknologio de la komunikado de Interreto kaj la renovigeblaj energioj en la 21a jarcento estas kio okazigas la tiel nomita Tria Industria Revolucio.

Faktoroj

Krom la necesa uzado de komputiloj jam disvastigita tra la tuta planedo kaj al enorma nombro de loĝantoj (kvankam ne al la tuto), estas diversaj faktoroj konsiderindaj kiaj la jenaj:

  1. La ŝanĝo al renoviĝanta energio 100%.
  2. La konverto de konstruaĵoj en energiproduktejoj.[2]
  3. La reŝarĝeblaj piloj, la teknologio de hidrogeno, kaj aliaj teknologioj de stokado de energio.
  4. Teknologio de inteligenta elektra reto aŭ de reto de distribuado de elektra energio “inteligenta”.
  5. Transporto bazita sur la elektra veturilo kaj sur piloj de brulaĵoj, uzante kiel pelenergio la renoviĝebla elektro.[3]

Karakteroj de la Unua kaj Dua Industriaj Revolucioj

La industria revolucio estis dekomence pelata kaj helpata de la vapormaŝino; ties enkonduko en la industrio transformis la rimedon en la ilo kiun disvolvis kaj plifirmigis la tiel nomita Unua Industria Revolucio.

En la unua jardeko de la 20a jarcento, la elektra energio kunvenis kun la motoro de interna brulado, pelita per fosiliaj brulaĵoj, ĉefe de derivaĵoj de la nafto, kio okazigis tiel nomita Dua Industria Revolucio. La elektrigo de la fabrikoj startis tiam la epokon de la amaproduktado de fabrikitaj varoj, el kiuj la plej grava iĝis la aŭto. Henry Ford ekproduktis amase la aŭton de motoro de benzino Modelo T, tute ŝanĝante la spacajn kaj tempajn konsiderojn de la socio, malprofite al la manko de elteneblo kiun okazigos la individuaj transportrimedoj pere de la brulmotoro kaj de uzado de fosiliaj brulaĵoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2017-01-01.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-17. Alirita 2017-01-01.
  3. http://www.verkehr.fraunhofer.de/media/mediaposter.php?mediaId=508

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.