La Konvencioj de Ĝenevo konsistas el kvar traktatoj formuligitaj en Ĝenevo (Svislando) kiuj establis la normojn por la internacia juro pri humanecaj aferoj. La konvencioj estis la rezulto de la penoj de Henri Dunant, kiu estis motivita de la teruroj de la milito kiujn li vidis ĉe la batalo de Solferino.
Laŭ artikoloj 49-a, 50-a, 129-a, kaj 146-a de la Ĝenevaj Konvencioj I, II, III, kaj IV, samorde, ĉiuj subskribantaj ŝtatoj devas enaktigi sufiĉajn naciajn leĝojn por igi gravajn malobeojn kontraŭ la Konvencioj de Ĝenevo puneblaj krimaj ofendoj.
La konvencioj kaj iliaj agordoj sekvas:
- Unua Konvencio de Ĝenevo "por la Plibonigado de la Stato de la Vunditaj kaj Malsanaj en Armitaj Servoj Kamparen" (unua adoptita je 1864, lasta redakto je 1949)
- Dua Konvencio de Ĝenevo "por la Plibonigado de la Stato de Vunditaj, Malsanaj kaj Ŝipopereitaj Membroj de Armitaj Servoj Maren" (unue adoptita je 1949, sekvaninta la 10-a Konvencio de Hago je 1907)
- Tria Konvencio de Ĝenevo "rilate al la Traktado de Kaptitoj de Milito" (unue adoptita je 1929, lasta redakto je 1949)
- Kvara Konvencio de Ĝenevo "rilate al la Protektado de Civilaj Personoj dum Tempo de Milito" (unue adoptita je 1949, bazita sur eroj de la 4-a Konvencio de Hago je 1907)
En 1949, post la dua mondmilito, la unuaj tri traktatoj estis reskribitaj kaj ratifitaj kiel unu peco, kaj la kvara traktato estis farita.
Kaj estas tri pluaj protokoloj al la Konvencio de Ĝenevo:
- Unua Ĝeneva Protokolo (1977): Protokolo Plua al la Konvencioj de Ĝenevo je la 12-a de aŭgusto 1949, kaj rilatanta al la Protektado de Viktimoj de Internaciaj Armitaj Konfliktoj
- Dua Ĝeneva Protokolo (1977): Protokolo Plua al la Konvencio de Ĝenevo je la 12-a de aŭgusto 1949, kaj rilatanta al la Protektado de Viktimoj de Ne-Internaciaj Armitaj Konfliktoj
- Tria Ĝeneva Protokolo (2005): Protokolo Plua al la Konvencio de Ĝenevo je la 12-a de aŭgusto 1949, kaj rilatanta al la Adopto de Plua Distinga Emblemo
Aldone menciiĝas la "protokolo pri la malpermeso de la uzo de sufokigaj, venenaj aŭ similaj gasoj kaj de bakteriaj iloj en militado" de 1925.
La adopton de la Unua Konvencio sekvis la fondo de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco en 1863. La teksto estas donita en la Rezolucioj de la Ĝeneva Internacia Kongreso.
Ĉiuj kvar konvencioj estis laste redaktitaj kaj ratifitaj je 1949, bazita sur antaŭaj redaktaĵoj kaj parte sur iom de la Konvencioj de Hago 1907; la tuta aro estas nomita kiel la "Konvencioj de Ĝenevo je 1949" aŭ simple la "Konvencioj de Ĝenevo". Postaj kongresoj aldonis provizaĵojn barantajn specifitajn metodojn de militarto kaj pritraktantajn aferojn de civilaj militoj. Preskaŭ ĉiuj 200 landoj el la mondo estas "subskribantaj" nacioj, pro ili ratifis ĉi tiuj konvencioj.
Tio estis la unua fojo en la historio, ke iu traktato ricevis plenan internacian agnoskon. Malgraŭ tio, multaj landoj en la mondo faras kaj plenumas agojn, kiuj malobservas la Ĝenevajn Konvenciojn. Malobservoj de la Konvencio fare de la subskribintaj nacioj estas prezentitaj antaŭ la Internacia Puna Kortumo en Hago.
Clara Barton estis influa dum varbado por la ratifado de Unua Konvencio de Ĝenevo en Usono, kies registaro subskribis en 1882. La Kvaran Ĝenevan Konvencion ratifis 47 nacioj.
Eksteraj ligiloj
- Angle:
- International Law Arkivigite je 2006-04-04 per la retarkivo Wayback Machine - Office of the United Nations High Commissioner for Human Rights
- "Geneva Convention" - WikiSource
- France:
- Droit international Arkivigite je 2006-02-14 per la retarkivo Wayback Machine - Haut-Commissariat des Nations Unies aŭ droits de l'homme
- Hispane:
- Derecho Internacional Arkivigite je 2006-02-11 per la retarkivo Wayback Machine - Oficina del Alto Comisionado de las Naciones Unidas para los Derechos Humanos