Tri koloroj: Blanka
filmo
Originala titolo Trois couleurs: Blanc
Originala lingvo pola lingvo  franca lingvo  rusa lingvo
Kina aperdato 26 jan. 1994, 24 mar. 1994, 1994, 25 feb. 1994, 10 jun. 1994
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, arta filmo
Kameraado Edward Kłosiński
Reĝisoro(j) Krzysztof Kieślowski
Produktisto(j) Marin Karmitz
Scenaro Krzysztof Kieślowski  Krzysztof Piesiewicz  Agnieszka Holland  Edward Kłosiński  Edward Żebrowski  Marcin Latałło
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Parizo Pollando
Muziko de Zbigniew Preisner
Rolantoj Zbigniew Zamachowski  Julie Delpy  Janusz Gajos  Jerzy Stuhr  Aleksander Bardini  Juliette Binoche  Cezary Harasimowicz  Grzegorz Warchoł  Jerzy Nowak  Jerzy Trela  Cezary Pazura  Philippe Morier-Genoud  Piotr Machalica  Francis Coffinet  Barbara Dziekan  Marzena Trybała  Teresa Budzisz-Krzyzanowska  Krystyna Bigelmajer  Maria Robaszkiewicz  Jerzy Dominik  Jan Mayzel  Zdzisław Rychter  Małgorzata Kaczmarska  Bartłomiej Topa  Aleksander Kalinowski  Wojciech Paszkowski  Joanna Ładyńska  Małgorzata Prażmowska  Piotr Zelt  Florence Pernel  Andrzej Precigs  Grażyna Szapołowska
Produktinta firmao France 3 
Canal+
IMDb

Tri koloroj: Blanka (en franca: Trois couleurs: Blanc, en pola: Trzy kolory: Biały) estas drama filmo de 1994 reĝisorita kaj kunverkita de pola Krzysztof Kieślowski. Ĝi estas la dua de tri filmoj kiuj formas parton de la trilogio Tri koloroj, kiu temas pri la idealoj de la Franca Revolucio nome libero, egalo kaj frateco, reprezentataj per la tri koloroj de la Flago de Francio, antaŭita de Tri koloroj: Blua kaj sekvita de Tri koloroj: Ruĝa. La temo de la filmo estas egaleco.

Intrigo

En Parizo, Dominique divorciĝas disde sia pola enmigrita edzo, Karol, pro neplenumita geedzeco. Lasita de sia edzino laŭ humiligaj cirkonstancoj en Parizo, Karol perdas sian monon, sian loĝejon kaj siajn amikojn. Kiel tre hontema almozulo en Parizo, Karol klopodas por restaŭri egalecon en sia vivo pere de revenĝo.

En tre hazardaj kondiĉoj, li alvenas al Pollando, kie svarmas senbrida kapitalismo, kaj li rapide bonsortas. Ankoraŭ enamiĝinta de Dominique, li ŝajniĝas mortinta kun espero revidi ŝin. Pro hazarda renverso Dominique finiĝas enprizonigita en Pollando.

Kieślowski interesiĝis pri la ekonomia ŝanĝo en Pollando ekde la falo de la Berlina muro; li aliras tiun temon tra amhistorio kiu sugestas la ligojn inter Orienta kaj Okcidenta Eŭropoj.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Zbigniew Zamachowski : Karol Karol
  • Julie Delpy : Dominique Vidal
  • Janusz Gajos : Mikołaj
  • Jerzy Stuhr : Jurek
  • Jerzy Trela : Monsieur Bronek

Referencoj

    Eksteraj ligiloj


    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Three Colours: White en la angla Vikipedio.
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.