Gracioj | |
---|---|
helena mitularo | |
Informoj | |
Originala nomo | Χάριτες |
Eble sama | Gratiae |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Eŭrinomo |
La Gracioj (greke Χάριτες) estis diinoj, laŭ greka mitologio, kiuj prezidis la bankedojn, la dancon, kaj ĉiujn sociajn ĝuojn, kaj elegantajn artojn. Estis tri de ili. Iliaj nomoj estis Eŭfrozino (la ĝojeco), Aglajo (la heleco), kaj Talio (la florado). Laŭ Heziodo kaj Pindaro ili estis filinoj de Zeŭso laj Eŭrinomo (aŭ Eŭnomio). Ili estis servistinoj de Afrodito kaj dancistinoj de Olimpo.
En klasika Grekio, la nombro, funkcio kaj nomo de la gracioj tre variis. Homero citis nur unu Gracion, laŭ Beocio ili estis diinoj de vegetado, en antaŭklasika periodo, ili estis ankaŭ konfuzitaj kun Muzoj, ktp.
Vidu ankaŭ
- La tri Gracioj, nome pentraĵo de Rafaelo Sanzio.
- La tri Gracioj, nome pentraĵo de Petro Paŭlo Rubens.
- Graco
- 424 Gratia
- 627 Charis
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.