Ŝankro[1] estas ulcero sur haŭto aŭ mukozo kaŭzita de infekta malsano.
Priskribo
Ŝankro estas ĝenerala termino por infektaj ulceroj, sed ofte signifas aŭ duriĝintan ŝankron aŭ molan ŝankron.
La duriĝinta ŝankro (latine ulcus durum) estas sendolora ulcero asociita kun sifiliso, ofte ĉe peniso, vagino, anuso, kaj buŝo. Ĝi formiĝas post ĉ. 21 tagoj post elmeto al la sifilisa bakterio Treponema pallidum.
La mola ŝankro (latine ulcus molle) estas sinonimo de ŝankroido; ĝi estas dolora ulcero kaŭzita de la bakterio Haemophilus ducreyi.
Etimologio
La termino ŝankro devenas de la franca chancre, sametimologia (el la latina cancer “krabo”) al kancero.
Piednotoj
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.