Bembidion quadrimaculatum | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Trechinae (Treĥenoj) estas grandega, tutmonda, verŝajne parafiletika subfamilio de Carabidae.[1] Ĉirkaŭ 6 800 specioj estas nomitaj nur en la triboj, kies aparteno estas malplej disputata, preskaŭ ĉiuj en Trechini kaj Bembidiini.[2]
Aspekto
La tarsoj de la antaŭaj kruroj de la virskaraboj ofte estas larĝiĝintaj ĉe la alkorpa flanko. La larĝo de la epimero de la meztorako varias.[1]
La korpoj de la larvoj de Trechinae spegulas la praformon de la pli evoluintaj karabedoj. Ili estas iom plataj kaj havas paralelajn flankojn. La kapo estas kvaranguleca kaj havas ses okuletojn en du vicoj apud la flankoj, aŭ malpli ĉe truloĝaj specioj. La torako havas grandan antaŭtorakan dorsoplaton kaj malgrandajn, preskaŭ egalajn meztorakan kaj posttorakan, ambaŭ kun karenoj sur la antaŭa rando. La kruroj estas maldikaj, en la plej multaj genroj havantaj nur unu ungon. La unua ĝis oka abdomenaj segmentoj estas preskaŭ samformaj. La dorsoplatoj havas karenojn sur la antaŭa rando. La ventroplatoj konsistas el granda mezparto kaj pli malgrandajn parajn antaŭajn, eksterajn, kaj enajn flankventroplatojn. La naŭa abdomena segmento estas malgranda kaj havas kunkreskintajn ventroplatojn. Ĝia dorsoplato estas kunkreskinta kun la vostoj. La dorsoplato de la deka abdomena segmento estas rulforma kaj direktita malsuben.
Kutimoj
La kutimoj de la subgrupoj de Trechinae estas tre diversaj.[1]
Sistematiko
Ne estas klare, ĉu la triboj Patrobini, Broscini, Psydrini, Melaenini, Cymbiotonini kaj la genro Apotomus apartenas aŭ ne al ĉi tiu subfamilio.[1]
Referencoj
- 1 2 3 4 Beutel, Rolf G., kaj Leschen, Richard A. B. (red.). 2005. Morphology and Systematics (Archostemata, Adephaga, Myxophaga, Polyphaga partim). De Gruyter; p. 135-136.
- ↑ Trechinae. Catalogue of Life. Alirita 2022-06-11.
Bibliografio
- Beutel, Rolf G., kaj Leschen, Richard A. B. (red.). 2005. Morphology and Systematics (Archostemata, Adephaga, Myxophaga, Polyphaga partim). De Gruyter; p. 135-136.