Trebeľovce, hungare Terbeléd estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Ankaŭ proksimaj domaroj apartenas al la municipo.
Trebeľovce | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Lučenec | ||
Poŝtkodo | 985 31 | ||
Aŭtokodo | LC | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 967 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 44 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°17′00″N 19°43′00″O / 48.283333°N, 19.716667°O (mapo) Koordinatoj: 48°17′00″N 19°43′00″O / 48.283333°N, 19.716667°O (mapo) | ||
Alto | 183 m s.m. | ||
Areo | 20 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Trebeľovce [+] | |||
Geografio
Trebeľovce situas laŭ maldekstra bordo de Ipeľ, laŭ flankovojoj. Lučenec troviĝas je 8 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1246 en formo "Terbedied". En 1715 oni komputis tie 5, post 5 jaroj 6 hungarajn familiojn. En 1828 loĝis tie 350 vilaĝanoj en 39 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Terbeléd 510 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Losonc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 1929 slovakoj alvenis. Inter 1938-1945 Terbeléd rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 Trebeľovce apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 978 homoj (694 slovakoj, 247 hungaroj, 27 ciganoj, 3 ĉeĥoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1896
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio