Treasure island
longa filmo
Originala titolo Treasure Island
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 19 jul. 1950, 27 nov. 1950, 22 jun. 1950
Ĝenro porinfana filmo, filmo bazita de literatura verko, pirata filmo
Kameraado Freddie Young
Reĝisoro(j) Byron Haskin
Produktisto(j) Walt Disney  Percival C. Pearce
Scenaro Lawrence Edward Watkin
Loko de rakonto Anglio
Muziko de Clifton Parker
Rolantoj Bobby Driscoll  Robert Newton  Basil Sydney  Finlay Currie  Denis O'Dea  Francis de Wolff  Fred Clark  Geoffrey Keen  Howard Douglas  John Gregson  John Laurie  Patrick Troughton  Ralph Truman  William Devlin  Gordon Mulholland  Walter Fitzgerald  David Davies  Harry Locke  Sam Kydd  Geoffrey Wilkinson  Andrew Blackett  Paddy Brannigan  Ken Buckle  Diarmuid Kelly  Eddie Moran  Harold Jamieson  Stephen Jack  Jack Arrow  Jim O'Brady  Chris Adcock  Reginald Drummond  Leo Phillips  Tom Lucas  Bob Head
Produktinta firmao Walt Disney Company
IMDb

Treasure Island (Trezorinsulo) estas usona aventura filmo de realviva agado de 1950 produktita de Walt Disney Productions, adaptita el la fama samnoma romano de Robert Louis Stevenson de 1883. Reĝisorita de Byron Haskin, en ĝi stelulas Bobby Driscoll kiel Jim Hawkins kaj Robert Newton kiel Long John Silver. Treasure Island estas elstara kiel unua tuta filmo de realviva agado de Disney kaj la unua kinversio de Treasure Island fartia en koloro. Ĝi estis filmita en Anglio surloke kaj en la studioj de Denham, Buckinghamshire.

Intrigo

En la Okcidenta Marbordo de Anglio en 1765, juna knabo nomita Jim Hawkins loĝas kun sia patrino en malgranda kampara trinkejo kiun ili funkciigas. La kapitano William Bones, malsana kliento, donas al Jim trezurmapon post esti vizitita de du piratoj, la dua el kiuj donas al la kapitano noton markitan per nigra punkto. Tiun saman nokton Bones mortis, kaj Jim montras la mapon al Squire Trelawney. Trelawney rekonas la mapon kiel apartenanta al la pirata kapitano Flint kaj financas vojaĝon por malkovri la perditan trezoron de la pirato. Trelawney dungas la kapitanon Smollett kaj lian ŝipon, nome Hispaniola, kiu kunportas sian amikon Dr. Livesey kiel la doktoro de la ŝipo kaj Jim kiel ŝip-knabo.

La unukrura Long John Silver arigas la ŝipanaron, kiu jam scias pri la celo de la vojaĝo, kaj alveninte al la insulo, insurekcias. Jim en la insulo trafas Ben Gunn, kiu estis abandonita tie de la iama pirata kapitano Flint. En la insulo okazas batalo inter la insurekciintoj kaj la "bonuloj".

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.