Traunbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Hunsrück, Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Rivera reto Rejno
Longeco 19,2 km
Fluo
Fonto en la Schwarzwälder Hochwald apud Börfink proksime de la monto Erbeskopf
- Alteco super marnivelo 646 m
Enfluejo apud Neubrücke en la riveron Nahe
- Alteco 337 m
Geografio
Alfluantoj
- Dekstraj Hengstbach

La rojo Traunbach estas alfluanto de la rivero Nahe en la sudokcidento de la mezmontaro Hunsrück en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato

Geografio

La rojo havas sian fonton en la arbaro Schwarzwälder Hochwald apud Börfink proksime de la monto Erbeskopf. Ĝi estas 19,2 km longa kaj enfluas apud Neubrücke en la riveron Nahe.

La dekstra alfluanto estas la rojo Hengstbach, kiu havas sian fonton en Neuhütten-Muhl kaj longas 3,728 km.

Flaŭro kaj faŭno

La unuajn kilometrojn la Traunbach fluas tra la arbaro Hochwald kaj poste tra ekstensive uzataj valaj herbejoj. Ambauflanke de la bordo kreskas precipe salikoj kaj alnoj.

Griza ardeo kaj platbeka anaso estas la plej oftaj akvobirdoj. Eŭropa cinklo kaj alciono ankaŭ troviĝas ĉe tiu rivereto.

Ratligoj

Referencoj

    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.