Ĉi tiu artikolo temas pri la transskribo de la japana lingvo en la Esperantan alfabeton, ĉefe uzata por la tradukado de ejaj kaj aĵaj nomoj de Japanaj nomoj. Japanlingvaj Esperantistoj ofte uzas tiajn ne-Esperantajn transskribojn, kiel estas la transskriban sistemon de Hepburn kaj la transskriban sistemon Kunrei por nomoj de personoj, entreprenoj, varomarkoj kaj simile, tamen uzi la Esperantan transskribon por ili ankaŭ estas preferinda, por ke Esperantistoj ne konataj kun la japana lingvo ne miskomprenu prononcon de tiuj nomoj.
La celo de tiu ĉi paĝo estas ne starigi metodon de transskribo de la Japana en Esperanton, nek reguli transskribon en la Esperanta Vikipedio sed nur klarigi metodon de transskribo de la Japana en Esperanton, uzatan en Japanio kaj Esperantio.
Ne konfuziĝu kun Esperantigo de vortoj el japana fonto, kiu ne eble uzas aliajn literojn kaj signojn (kiel "ō" kaj apostrofo), kaj estas koncernata kun Esperanta gramatiko pri vortofinaĵo aŭ pri la limo de esperantaj literoj (kiel “Ŭ” en la komenco aŭ poste "O").
Resumo
Ekzistas du konataj transskribadoj de la Japana en Latina alfabeto: Hepburn kaj Kunrei. Dume, ne ekzistas sistema metodo transskribi de la japana lingvo en Esperanton. Iuj tabeloj de transskribo estas prezentataj sur TTT-ejo, sed ili estas ne komunaj. Tiu ĉi paĝo prezentas unu el metodoj de transskribo, ĝi povus konflikti kontraŭ aliaj manieroj.
Esperanto-Transskribo
Plejparto el la lernolibroj pri Esperanto en la japana lingvo eldonataj en Japanio havas tabelon por prezenti sonojn de Esperanto. Eĉ se ĝi estas iom nekompleta , ĝi estas utila por Japanaj esperantistoj, ĉar ili scias la tabelon pro lernolibro. Frue en 1923, Joshi H Ishiguro klarigis transskribadon nomante Esuperanto-Ŝiki-Romaĵi-Cuzuri エスペラント式ローマ字綴 lit. Esperanto-tipa latin-litera transskribo per sia lernolibro,[1] kaj lastatempe en 2012, Huzimaki Ken'iti denove klarigis la sistemon per sia lernolibro [2]. La lernolibro ne provizas tabelon pri Esuperanto-transskribo, sed ĝi klarigas necese minimumajn diferencojn inter Kunrei , Transskribado Hepburn kaj Esuperanto-transskribo.
Trajtoj
Tabelo prezenti sonojn de Esperanto en lernolibroj ne havas detalajn metodojn por transskribi de la japana en Esperanton precipe pri silabfina "n", duoblaj konsonantoj kaj longaj vokaloj. Pro tio, praktikaj uzoj de la transskribo varias jene. La variecoj estas influataj pro la sistemo de Hepburn kaj la sistemo Kunrei.
La konvencia transskribo baziĝas je Esperanta fonologio, enhavas "malstabilan" konsonanton por la moderna japana lingvo, ĝi pli ĝuste trafas la veran japanan sonon. Ĝi ignoras iom sono-diferencojn ĵi kaj ĝi, zu kaj dzu, hi kaj ĥi kc. Tamen oni malofte serioze traktas ĝin ĉar la sama temo ekzistas en sistemo de Hepburn.
Duobla konsonanto
La litero "っ" / "ッ" (malgranda "つ" [cu], sokuon) ne estas transskribita mem, sed indikita per duobligo de la sekvanta konsonanto. Ekz. Sapporo (さっぽろ).
Laŭ la sistemo de Hepburn: (trajto en la Hepburn-a sistemo)
- c → tc (ts → tts)
- ĉ → tĉ (ch → tch)
- ŝ → sŝ (sh → ssh)
Laŭ la sistemo Kunrei: (trajto en la sistemo Kunrei)
- la sistemo Kunrei ĉiam rimarkeblas pro duobligo de konsonantoj.
- c → cc (t → tt)
- ĉ → ĉĉ (ty → tty)
- ŝ → ŝŝ (sy → ssy)
Silabfina "n"
Silabfina "n" (ん / ン) estas skribata kiel n. Laŭ Hepburn-sistemo
- Silabfina "n" estas skribata kiel n antaŭ konsonantoj, sed kiel n' (kun apostrofo) antaŭ vokaloj kaj j (y). Ĝi estas skribata kiel m antaŭ aliaj labialaj konsonantoj: b, m kaj p.
Laŭ la sistemo Kunrei
- Silabfina n estas skribata kiel n antaŭ konsonantoj sed kiel n' (kun apostrofo) antaŭ vokaloj kaj j (y).
Longaj vokaloj
Kavankam Esperanto ne havas signojn por montri longajn vokalojn, nur en transskribo oni foje uzas diakritajn signojn. Jen estas varieco de indiko de la longaj vokaloj. とうきょう (to-u-k(i)-yo-u)
- Tōkjō : indikas per makronoj. Ĝi devenas el sistemo de Hepburn.
- Tokjo : tute ne indikas.
- Tôkjô : indikas per cirkumfleksoj.
- Toukjou aŭ Toŭkjoŭ: skribata uzante kana-literumon, longa "o" kiel oo, oŭ aŭ ou (laŭ la kana) kaj longa "u" kiel uu aŭ uŭ.
- Tookjoo: skribata per duobligo de la longaj vokaloj.
あ ア a | い イ i | う ウ u | え エ e | お オ o | や ヤ ja | ユ ゆ ju | よ ヨ jo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
か カ ka | き キ ki | く ク ku | け ケ ke | こ コ ko | きゃ キャ kja | きゅ キュ kju | きょ キョ kjo |
さ サ sa | し シ ŝi | す ス su | せ セ se | そ ソ so | しゃ シャ ŝa | しゅ シュ ŝu | しょ ショ ŝo |
た タ ta | ち チ ĉi | つ ツ cu | て テ te | と ト to | ちゃ チャ ĉa | ちゅ チュ ĉu | ちょ チョ ĉo |
な ナ na | に ニ ni | ぬ ヌ nu | ね ネ ne | の ノ no | にゃ ニャ nja | にゅ ニュ nju | にょ ニョ njo |
は ハ ha | ひ ヒ hi | ふ フ fu / hu | へ ヘ he | ほ ホ ho | ひゃ ヒャ hja | ひゅ ヒュ hju | ひょ ヒョ hjo |
ま マ ma | み ミ mi | む ム mu | め メ me | も モ mo | みゃ ミャ mja | みゅ ミュ mju | みょ ミョ mjo |
ら ラ ra | り リ ri | る ル ru | れ レ re | ろ ロ ro | りゃ リャ rja | りゅ リュ rju | りょ リョ rjo |
わ ワ ŭa | ゐ ヰ ŭi | ゑ ヱ ŭe | を ヲ ŭo / o | ||||
ん ン n | |||||||
が ガ ga | ぎ ギ gi | ぐ グ gu | げ ゲ ge | ご ゴ go | ぎゃ ギャ gja | ぎゅ ギュ gju | ぎょ ギョ gjo |
ざ ザ za | じ ジ ĵi | ず ズ zu / (dzu) | ぜ ゼ ze | ぞ ゾ zo | じゃ ジャ ĵa | じゅ ジュ ĵu | じょ ジョ ĵo |
だ ダ da | ぢ ヂ ĝi | づ ヅ (zu) / dzu | で デ de | ど ド do | ぢゃ ヂャ ĝa | ぢゅ ヂュ ĝu | ぢょ ヂョ ĝo |
ば バ ba | び ビ bi | ぶ ブ bu | べ ベ be | ぼ ボ bo | びゃ ビャ bja | びゅ ビュ bju | びょ ビョ bjo |
ぱ パ pa | ぴ ピ pi | ぷ プ pu | ぺ ペ pe | ぽ ポ po | ぴゃ ピャ pja | ぴゅ ピュ pju | ぴょ ピョ pjo |
イェ je | ||||
ウィ ŭi | ウェ ŭe | ウォ ŭo | ||
ヴァ va | ヴィ vi | ヴ vu | ヴェ ve | ヴォ vo |
シェ ŝe | ||||
ジェ ĝe / ĵe | ||||
チェ ĉe | ||||
ティ ti | トゥ tu | |||
テュ tju | ||||
ディ di | ドゥ du | |||
デュ dju | ||||
ツァ ca | ツィ ci | ツェ ce | ツォ co | |
ファ fa | フィ fi | フェ fe | フォ fo | |
フュ fju |
Ruĝaj literoj estas elmodiĝintaj en moderna Japana lingvo.