Transporta ponto de Rochefort | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||
Pendanta ponto | ||||||||
Situo | ||||||||
Lando | Francio | |||||||
Regiono | Puatuo-Ĉarentoj | |||||||
Departemento | Charente-Maritime | |||||||
Komunumoj | Rochefort, Échillais | |||||||
Koordinatoj | 45° 54′ 58″ N, 0° 57′ 39″ U (mapo)45.91611-0.96082999999999Koordinatoj: 45° 54′ 58″ N, 0° 57′ 39″ U (mapo) | |||||||
Transiras | Charente | |||||||
Ecoj | ||||||||
Tipo | Transporta ponto | |||||||
Longo | 175 m | |||||||
Larĝo | 8 m | |||||||
Alto | 50 m | |||||||
Materialo | Ŝtalo, betono | |||||||
Konstruado | ||||||||
Datoj de konstruo | 1898–1900 | |||||||
Inaŭguro | 29-a de julio 1900 | |||||||
Mapo | ||||||||
| ||||||||
La transporta ponto de Rochefort (france pont transbordeur de Rochefort) aŭ transporta ponto de Martrou estas la lasta transporta ponto en Francio. Ĝi estis inaŭgurita en 1900 kaj deklarita historia monumento en 1976[1].
Priskribo
La transporta ponto de Rochefort ebligas transiri la riveron Charente inter Rochefort kaj Échillais, en la sudokcidento de la lando.
Ĝi konsistas el kvar ŝtalaj pilonoj 66,25 m altaj, starantaj duope en ambaŭ bordoj. Ili portas 175 m longan platformon, 50 m super akvo. Movebla platformo pendanta de la supra platformo portas vojaĝantojn de unu bordo al la alia. La transirado daŭras proksimume 4 minutojn kaj duonon.
Historio
Konstruado de la transporta ponto de Rochefort komenciĝis en la jaro 1898. Ĝi estis inaŭgurita 27 monatojn poste, la 29-an de julio 1900.
Ĝi ĉesis funkcii en 1967, anstataŭite de levponto. Ekde 1990, ĝi estis renovigata, kaj ĝi malfermiĝis denove en 1994 por piedirantoj kaj biciklistoj. Motoraj veturiloj transiras Charente per la ponto de Martrou.
Referencoj
- ↑ Pont transbordeur du Martrou (france). Datumbazo Mérimée. Alirita 13-an de junio 2013.
Vidu ankaŭ
- Ponto Martrou
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Transporta ponto de Rochefort ĉe "Structurae"