Transporta ponto estas ponto, ĉe kiu parto de la vojo en horizontala direkto movas de unu bordo al la alia. La ponto konsistas el granda portalo trans la superspanita rivero, kie kruciĝanta ŝiptrafiko facile povas pasi sub ĝi. Je la portalo estas per fiksitaj kabloj ligita gondolo kiu iras tien kaj reen kaj tiel transportas veturilojn kaj personojn de unu bordo al la alia. La gondolo mem ŝvebas iom super la akvosurfaco, sed ne tuŝas ĝin. La kapacito de la ponto estas komparebla kun riverpramo kun maksimume 10 personaŭtoj

La unua transporta ponto estis konstruita en Portugalete (Hispanio) en 1893 laŭ plano de Ferdinand Arnodin.

Unu el la plej grandaj ankoraŭ uzataj pendantaj pontoj situas en Middlesbrough Anglio. Tiu Transporter Bridge superspanas la riveron Tees.

Konstruitaj pendantaj pontoj

PontoLokoFinkonstruitaSpanoRimarko
Aerial Lift BridgeDuluth (Minesoto), Usono1905120 mAlikonstruita al levponto en 1929, en tiu funkcio ankoraŭ uzata
Transporta ponto de BizerteBizerte, Tunizio1898109 mTransportita al Brest, Francio en 1909, Malkonstruita en 1947
Transporta ponto de BordozoBordozo, Francio400 m (totale)Konstrukomenco en 1910, sed neniam finkonstruita, Malkonstruita en 1942
Transporta ponto de KielKiel, Germanio1910128 mMalkonstruita en 1923
Transporta ponto de MarsejloMarsejlo, Francio1905165 mDetruita en 1944
Transporter BridgeMiddlesbrough, Britio1911177 mUzata
Transporta ponto de NantesNantes, Francio1903141 mMalkonstruita en 1958
Transporta ponto de NewportNewport, Britio1906181 mEkster uzado ekde 2008, atendas je riparo
Transporta ponto de OstenOsten, Germanio190980 mUzata
Ponto de BiskajoPortugalete, Hispanio1893164 mUzata
Rendsburger HochbrückeRendsburg, Germanio1913140 mUzata, kombinita kun fervoja ponto
Transporta ponto de Rio de ĴanejroRio de Ĵanejro, Brazilo1915171 mMalkonstruita en 1935
Transporta ponto de RochefortRochefort, Francio1900140 mUzata
Transporta ponto de RouenRouen, Francio1898142 mDetruita en 1940
Royal Victoria Dock BridgeLondono, Britio1998128 mNuntempe uzata kiel paŝponto, estonte kiel transporta ponto
Transporta ponto de Widnes-RuncornWidnes-Runcorn, Britio1905304 mMalkonstruita en 1961
Puente TransbordadorBonaero, Argentino1914 ?Ekster uzado
Transporta ponto de WarringtonWarrington, Britio191657 mEkster uzado, sed metita sur la monumentolisto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.