Skemo de la distribuo de la transneptunoj: Sundistanco – orbita inklinacio

Transneptuna objekto (TNO)transneptuno estas ĉiela korpo, kiu orbitas la Sunon ekstere de la neptuna orbito. La plej multajn transneptunajn objektojn oni supozas en la kujpera zono, tiel foje la esprimo "kujperzona objekto" uziĝas egalsence.

Nuntempe kelkaj centoj da transneptunoj estas konataj, sed jam kun diametro de pli ol 100 km oni supozas dekmilojn da objektoj.

Proprecoj

La konataj transneptunaj objektoj similas laŭ sia konsisto kometojn. Fakte multaj kometoj verŝajne venas el la kujpera zono kaj ne el la oorta nubo – laŭ orbitaj mezuradoj en la 1970oj.

La transneptunoj diferencas la asteroidojn en la asteroida zono ĉefe per

  • ilia sundistancaj kaj ofte tre streĉitaj orbitoj,
  • ilia karbsimila malhela koloro (albedo nur ĉirkaŭ 0,04) kaj
  • verŝajne konsisto el plu da glacio ol asteroidoj

Tipoj

La ege plej multaj transneptunaj objektoj orbitas la sunon per distancoj de 30–50 AU en la kujpera zono, la tiel-nomataj kujperzonaj objektoj (angle Kuiper belt objects, KBOs). Oni diferencas la sekvontan grupigojn:

Resonancaj kujperzonaj objektoj

Triono de la kujperzonanoj orbitas kun resonanco je la planedo Neptuno, en la bildo ruĝaj. Tiuj estas, ekzemple, la plutonenoj, kies alte discentraj orbitoj havas 3:2-resonancon je Neptuno. La plej hela de tiuj objektoj estas la preskaŭplanedo Plutono. Pli ekstere estas la Twotino-oj kun 2:1-resonanco. Ekzistas ankaŭ objektoj kun aliaj resonancoj, ekzemple 5:2 kaj 3:1.

Klasikaj kujperzonaj objektoj

La alia ĉefa klaso estas la klasikaj kujperzonanoj (angle classical Kuiper belt object, C-KBO), aŭ kubevanoj – en la bildo bluaj – kiu enhavas ĉirkaŭ du trionoj de la konataj kujperzonaj objektoj. Ili havas preskaŭ ciklajn orbitojn kun radiusoj de 42–50 AU kaj inklinacioj ĝis 30°. Tiun grupon membras la 1000-km-objektoj Kvavaro kaj Varuno.

Dispersa disko

Dispersaj kujperzonaj objektoj (angle ankaŭ scattered disk objects, SDOs) – en la bildo grizaj – orbitas kun altegaj discentrecoj, kun perihelioj ĉirkaŭ 35 AU kaj afelioj ĝis 1000 AU. Ĝis nun malmultaj da tiuj objekoj estas konataj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.