Siebenbürgisches Museum | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kastelo Horneck kun enirejo al la muzeo | ||||||||
muzeo | ||||||||
Lando | Germanio | |||||||
Regiono | Baden-Virtembergio | |||||||
Situo | Gundelsheim | |||||||
Urbo | Gundelsheim | |||||||
Speco | Landa muzeo (de) | |||||||
Posedanto | Trägerverein Siebenbürgisches Museum Gundelsheim e.V. | |||||||
Estiĝo | 1968 | |||||||
Malfermo | 1968 | |||||||
Koordinatoj | 49° 17′ 12″ N, 9° 9′ 23″ O (mapo)49.28679.15645Koordinatoj: 49° 17′ 12″ N, 9° 9′ 23″ O (mapo) | |||||||
| ||||||||
ISIL | DE-MUS-057714 | |||||||
Retpaĝo | http://www.siebenbuergisches-museum.de/ | |||||||
Transilvania muzeo (germane Siebenbürgisches Museum, hungare Erdélyi Múzeum, rumane Muzeul Transilvănean) je Kastelo Horneck en Gundelsheim, Germanujo, dediĉis sin je sekurigo, servado kaj dokumentado de kulturaĵoj de germanlingvaj etnoj (ekz. de la transilvaniaj saksoj) de Transilvanio, parte ankaŭ en kunteksto de kunvivo kun aliaj etnoj en la kuro de la jarcentoj. En Wiehl-Drabenderhöhe krome ekzistas la muzeo Siebenbürger Heimatstube. Kunlaborado ekzistas ekde 1999 kun Emil-Sigerus-muzeo de Sibiu.
Historio
Komence de la 1950-aj jaroj kolektis Lore Connerth-Seraphin popularajn transilvaniajn aferojn en Munkeno. Post ŝia veno je oldulejo je Gundelsheim ŝi donacis la kolekton al la helporganizaĵo Hilfsverein Johann Honterus. Ĝi realigis je Kastelo Horneck muzeeton i.a. per tiu ĉi donaco, kvazaŭ lulilo de la nuna muzeo. En 1968 malfermitis kastele duobla muzeo Heimatmuseum der Stadt Gundelsheim kaj Heimatmuseum der Siebenbürger Sachsen.[1] En 1991 la muzeo iĝis landa muzeo. La daŭra eksponitaro renovigitis en 1996/97 kaj aranĝitis laŭ temaroj.
En la 12.5.2007 malfermitis kromaj ĉambroj en al unua etaĝo en kadro de arta elmontrejo sur spaco de 106 kvadratmetroj, kie antaŭe ene estis oldulejo. Plietendigo apogitis fare de la federacia lando Baden-Virtembergo, la federacia registaro de Berlino, la monumentprotektada oficejo kaj diversaj privatuloj.[2]
Najbaraj insitucioj kaj disponiga societo
La tuto gastis je Kastelo Horneck kie krome estas maljunulejo, Transilvanio-instituto kaj Biblioteko transilvania. La muzeo estas teretaĝe kaj en la unua etaĝo. Disponigas la tuton la ŝirma societo Siebenbürgisches Museum Gundelsheim e. V.. Amikara societo fonditis en 1979 respektive en 2002.[3] Jura novstatusiĝo venis en 2006.[4]
Kolektaj eroj (kun germanlingvaj titoloj)
- das Land Siebenbürgen (lando Transilvanio)
- Stadtkultur (urba kulturo)
- ländlicher Alltag (kamparana ĉiutaga vivo)
- alte Heimat, neue Heimat (malnova patrujo, nova patrujo)
- kirchlich begleitetes Leben / sakrale Kunst (eklezie akompanata vivo/religia arto)
- Kindheit und Schule (infaneco kaj lernejo)
- gesellschaftliche Ordnung / Rituale der Gemeinschaft (socia ordo/grupaj ritualoj)
- Schaudepot (gapdeponejo)
- Grafik-Kabinett (grafika kabineto)
- Textilstube (tekstilarta salono)
- Sonderausstellungsräume (salonoj por specialaj ekspozicioj)
- Malerei (pentrado)
Literaturo
- Siebenbürgisches Museum Gundelsheim. – Jg. 25. 2004-. – Gundelsheim: Siebenbürgisches Museum, 2004.
- Claus Stephani: Kostbarkeiten siebenbürgischer Töpferkunst. Begleitbuch zur Ausstellung der Sammlung Hans W. Gabányi (=Veröffentlichungen des Hauses des Deutschen Ostens, 9), Kastner & Callwey: Forstinning, 1998. ISBN 3-927977-11-X
- Schloß Horneck. Gundelsheim am Neckar, Heimathaus Siebenbürgen, Altenheim, Museum, Bibliothek. Eldonis Hilfsverein der Siebenbürger Sachsen „Johannes Honterus“ e. V. Stuttgart 1972 (=Heilbronner Museumsheft, 3)
- Hans Meschendörfer: Schloß Horneck und Gundelsheim. Kreis Heilbronn, Württemberg. Schnell & Steiner, München 1983 (=Kunstführer, 1412)
- Michael Kroner: Kulturleistungen der Siebenbürger Sachsen. P. Hedwig, Erlangen 2000 (=Schriftenreihe Geschichte der Siebenbürger Sachsen und ihrer wirtschaftlich-kulturellen Leistungen, 8)
- Horst Klusch: Siebenbürger Keramik. Brașov ?
- Horst Klusch: Siebenbürgische Töpferkunst aus drei Jahrhunderten. Kriterion-eldonejo, Bukareŝto 1980
- Christiane Klein: Die siebenbürgisch-sächsische Keramik des 18. und 19. Jahrhunderts als Ausdruck eines spezifischen Gestaltungswillens. Dissertation München 1981
- Claus Stephani: Töpferkunst der Deutschen in Rumänien. Bibliographie. Keramik-Freunde der Schweiz / Amis de la Céramique, Neujahrsgabe, 1972. Zürich: Verlag und Schriftenreihe des Schweizer Landesmuseums
Referencoj
- ↑ Lore Connerth-Seraphin: Schloß Horneck, Stuttgart 1972
- ↑ Siebenbürgische Zeitung, nr. 8 de la 25.5.2007, p.5
- ↑ http://www.siebenbuerger.de/zeitung/artikel/alteartikel/1539-foerderverein-siebenbuergisches-museum.html
- ↑ http://www.siebenbuerger.de/zeitung/artikel/kultur/5363-neue-entwicklungen-beim.html