| |
Lokomotivo "BB 27300" kun veturilo "VB 2N", inter Coignières kaj Les Essarts-le-Roi en marto 2011 | |
Superrigardo | |
Numero de linio | |
Sistemo | Transilien |
Trafikado | |
Trafikanto | SNCF |
Historio | |
Malfermo | 2004 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 117 km |
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
35 stacioj | |
La linio Transilien N, plej ofte simple nomita Linio N, estas linio de suburba trajno kiu priservas okcidentan Francilion. Ĝi ligas la stacidomon de Parizo-Montparnasse al Mantes-la-Jolie, Dreux kaj Rambouillet.
Kreita en 2004, la linio N estas 117 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas averaĝe po 117 000 vojaĝantojn ĉiutage semajne[1].
Tial ke preskaŭ la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités) sed la fino de la branĉo al Dreux situas ekster la regiono, en Eure-et-Loir, en regiono Centro-Valo de Luaro, por stacidomoj situantaj trans la stacidomo de Houdan. Pro tio, koncernaj stacidomoj ankaŭ troviĝas ekster tarifa zono de Navigo-karto.
Mapo
Linio
Stacidomoj
Zono 100 = Ekster Francilio
Referencoj
- ↑ Transilien - La ligne N en chiffres Arkivigite je 2012-01-21 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|