Subcentralo estas speciala ejo, plenigita de elektraj aparatoj, kiu kolektas elektran energion de elektraj centraloj kaj aliaj subcentraloj kaj redonas ĝin al uzantoj de la energio kaj al aliaj subcentraloj.
![](../I/Transformateur_CentraleR-B.jpg.webp)
Transformiloj en elektrocentralo en Kebekio
En subcentraloj kutime estadas:
- Transformatoroj por ŝanĝi la grandecon de la tensio;
- Relajsa protekto kaj aŭtomateco;
- Grandtensiaj ŝaltiloj;
- Mezuriloj de elektra energio, tensioj, kurentoj ktp;
- Rektifiloj – se kontinua kurento estas bezonata, ekzemple por kontaktlineo de elektra transporto.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.