En kristanismo, la Transfiguriĝo de la Sinjoro (greke Μεταμόρφωσις τοῦ Κυρίου) estas dekduopa festo establita rememore pri la apero de Jesuo Kristo en glora supernatura aspekto sur la monto Tabor[1]:
1 Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
2 kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo;
3 kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li;
4 kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 5 Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin. 6 Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.
La feston oni celebras je la 6a de aŭgusto laŭ la koncerna eklezia kalendaro (julia aŭ gregoria).
Referencoj
- ↑ Evangelio laŭ Mateo, ĉap. 17ª