Transantarkta montaro | |
angle Transantarctic Mountains | |
montaro | |
Transantarkta montaro norde de Lando de Viktoria proksime de Kapo Roberts | |
Kontinento | Antarkto |
---|---|
Najbaras kun | Lando de Viktoria Maro de Ross, Lando de Coats Maro de Weddell |
Plej alta punkto | Monto Kirkpatrick |
- alteco | 4 528 m s. m. |
- koordinatoj | 84° 20′ S 166° 25′ O / 84.333 °S, 166.417 °O (mapo) |
Longo | 3 200 km (1 988 mi) |
Periodo | Kenozoiko |
Malkovrinto | Robert Falcon Scott |
- dato | 1903 |
Horzono | Tempo en Antarkto |
Situo de Transantarka montaro en Antarkto
| |
Vikimedia Komunejo: Transantarctic Mountains | |
Transantarkta montaro (angle Transantarctic Mountains) estas ĉefa montaro de Antarkto, tiriĝanta en longo ĉirkaŭ 3200 km de Lando de Viktoria super Maro de Ross ĝis Lando de Coats super Maro de Weddell. Transantarkta montaro apartigas Antarkton en Antarkton Orientan kaj Antarkton Okcidentan.
Apartigitaj restis kelke da montarzonoj, el kiu plej gravaj estas Montaro Horlicka, Montaro de Thiele, Montaro Pensacola, Montaro Shackleton, Montaro Therono, Montaro de Reĝino Maud kaj Montaro de Reĝino Aleksandro. La plej alta monto de Transantarkta montaro estas Monto Kirkpatrick leviĝanta al alteco 4528 m s. m.
La montaro estis malkovrita en la jaro 1903 fare de Robert Falcon Scott. Lia nomo estis proponita fare de usona Konsilanta Komitato por Nomoj en Antarkto (Advisory Committee on Antarctic Names).