Tranĉtenajlo | |
---|---|
| |
Tranĉtenajlo | |
Klasifiko | serurista instrumentaro |
Uzata por | distranĉado |
Rilataj | plattenajlo |
Tranĉtenajlo[1] estas ilo por distranĉi aĵojn, pinĉitajn ĝis rompo, per du klingoj renkonten moviĝantaj ĝis kuniĝo.
La principo laù kiu disrompiĝas pecoj kuŝas en aplikado de rekte oponitaj fortoj, do per premstreĉo, iom diference kun iloj kiel tondilo aŭ ĉizojo kiuj uzas du preterpasantajn fortojn, do tranĉas per tondostreĉo.
Tranĉtenajloj plejparte uziĝas por disrompi metalajn dratojn.
Ili ofte havas izolitajn tenilojn por pli maldanĝere labori kun elektraj cirkvitoj.
La multfunkciaj tenajloj plejofte entenas la tranĉan funkcion, per du flankaj klingoj.

supre: Tranĉpinĉilego kun duobla levil-sistemo por tranĉi dikajn pecojn; sube: Tranĉpinĉiloj kun izolitaj teniloj: unu kun flankaj, la alia kun frontaj klingoj
Referencoj
- ↑ Vidu bilderon N 37: (2012) Bildvortaro (en Esperanto). Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo. ISBN 9789077066485.
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.