Tranĉilo

Tranĉiloj de la serio Northern Lights

Tranĉiloj de la serio Northern Lights
Klasifiko serurista instrumentaro
Tipoj bolo-tranĉilo
kataro
ponardo
poŝtranĉilo
razilklingo
sendanĝera razilo
skalpelo
tranĉilrazilo
ĝambijo
Uzata por tranĉado
Rilataj tranĉtenajlo

Tranĉilo estas ilo por tranĉi per premo kaj glito de la akuta rando de klingo sur la tranĉota peco. Iuj tranĉiloj havas altan kapablon ankaŭ en pikado.

Tipoj de tranĉiloj laŭ celoj estas interalie:

Laŭ formoj, estas fiksklingaj tranĉiloj kaj faldeblaj tranĉiloj. En la fiksklingaj, la klingo kaj la tenilo estas firme kunligitaj nemoveble. Oni kunportas ĝin en ingo por ŝirmi la akran parton. En la faldeblaj, la klingo estas faldebla en la tenilon. Tial oni povas facile kunporti ĝin kompakte faldita, ekzemple en la poŝo. Sed faldeblaj tranĉiloj ne estas tiom fortikaj kiom fiksklingaj tranĉiloj.

Tranĉilo ĉefe konsistas el klingo kaj tenilo. La klingo estas la ĉefa parto de la ilo, kaj havas akran eĝon por tranĉado. Ĝi estas farita el metalo – ĝenerale ŝtalo – aŭ plasto, ceramiko ktp. Praaj tranĉiloj estis faritaj el bronzo, kuproŝtono. La tenilo estas la parto en kiu oni tenas la tranĉilon per la mano. Ĝi estas farita el plasto, ligno, metalo, korno ktp.

Estas du bazaj tipoj de klingoj. Ondumitadentumita klingo havas ondumitan eĝon. Ĝi estas ofte vidata ĉe tranĉiloj por panokuko. Strikte dirite, ĝi ne estas segilo, ĉar la apartaj 'ondoj' de ondumita klingo ne alterne flanken direktitaj por akiri tranĉitan larĝecon pli vastan ol klingan dikecon. Glata klingo havas rektan, aŭ milde kurbiĝantan eĝon. Vidu klingo por pli pri tiaj diversaj formoj.

Ingotranĉilingo estas ingo por teni fiks-klingan tranĉilon, farigita per ledo, ligno, plasto ktp. Iuj estas fikseblaj ĉe talizono.

Partoj de tranĉiloj

Partoj de tranĉilo
  1. Klingo – ĉefa parto kun akran eĝon por tranĉo – el metalo – ĝenerale ŝtalo – aŭ plasto, ceramiko ktp.
  2. Tenilo – en kiu oni tenas la tranĉilon per la mano – el plasto, ligno, metalo, korno ktp.
  3. Pintoklingopinto – ekstrema pinto de la klingo. Tranĉiloj ĝenerale havas akran pinton, sed iuj havas rondan ekstremaĵon aŭ eĉ ne havas klaran parton, kiun oni povas nomi pinto.
  4. Eĝotranĉeĝo – klinga rando akrigita por tranĉado. Iuj tranĉiloj havas eĝon ĉe ambaŭ (ventra kaj dorsa) randoj, t.e. ambaŭflanke tranĉa klingo.
  5. Bevelo – smirgita surfaco de la klingo bevele maldikiĝanta al la eĝo.
  6. Dorsoklingodorso
  7. Foldoklingofoldo – laŭlonga foldo sur klingo. Ne ĉiuj tranĉiloj havas ĉi-specan foldon. Oni ofte miskomprenas, ke tio ĉi estas porsanga foldo – foldo, kie fluas sango de pikita besto aŭ persono. Efektive, tamen, tiu ĉi foldo estas kompromiso inter fortikeco kaj malpezeco de la klingo.
  8. Bazo, klingobazopiedo – ne smirgita ebena (ne bevela) parto de la klingo apud la tenilo.
  9. Manŝirmilomangardilo – malfaciligas eraran gliton de mano sur klingon. Pli grandan ŝirmilon havas glavoj. Ĉi-okaze ŝirmilo vere 'ŝirme' gardas la manon kontraŭ malamika glavatako.
  10. Pomelokolbo – fina parto de la tenilo. Okazas, ke pomelo konsistas el materialo diferenca de la alia parto de la tenilo, aŭ ke ĝi havas specialan formon, kiu taŭĝas por pisti ion, rompi vitron aŭ alie. Dume, multaj aliaj tranĉiloj ne havas klaran pomelon kun speciala materialo aŭ formo.
  11. Rimeno

Aliaj partoj

Partoj ne montritaj en la bildo:

  • Falsa eĝo – pinto-dorso iugrade bevele smirgita sen akra eĝo. Ĝi kontribuas por malpeziĝo kaj por iugrada enpikipovo. Uzanto povas relative facile akrigi tiun ĉi parton laŭ sia prefero por havi ambaŭflanke tranĉan klingon kun alta enpikipovo.
  • Pivota pinglo – pinglo, kiu estas la rotacia akso de faldebla tranĉilo.
  • Spino – la plej dika parto laŭ longe de la klingo. Ĝenerale spino troviĝas laŭlonge de la klingo-dorso. Sed estas lanc-pintaj klingoj, kiuj havas sian spinon tra la centro de la klingo.

Bildoj

Proverboj

Ekzistas proverboj pri tranĉilo en la Proverbaro Esperanta[1] de L. L. Zamenhof:

  • Ne timu tranĉilon, timu babilon.
  • Venis tranĉilo al la gorĝo.

Referencoj

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.