Tramvojo estas transportsistemo, kie la veturiloj (tramoj) moviĝas per radoj sur reloj, kaj ĉe kiu limigita kineta energio ebligas veturadon sen sekuriga sistemo inter pluraj veturoj. La grando de atingebla kineta energio diferencigas inter fervojo kaj tramvojo. Dum por fervojaj trajnoj necesas garantii liberan trakon ĝis sufiĉe frue anoncata haltsignalo, ĉe tramvojo la kondukisto povas haltigi tramon en videblecdistanco al obstaklo (precipe en surŝosea trafiko). Specialaj tramvojoj estas dentotramvojo kaj kablotramvojo.
Eksteraj ligiloj
- 'Tramway' (artikolo en la brita encyklopedio 1911 Britannica - angle)
- Sporvejsmuseet og Sporvejshistorisk Selskab (danlingva paĝaro kun bonaj informoj precipe pri tramvojoj en Danio)
- Tram Travels (hejmpaĝo de tramvoj-amanto kun multe da ligiloj kaj fotoj - dane)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.