Tramtransporto en Les Sables-d'Olonne | |
---|---|
Tramvojo apud la digo | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Les Sables-d'Olonne Francio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 12-a de aŭgusto 1898 |
Fino de trafiko | 15-a de septembro 1925 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 6 km |
Nombro de linioj | 1 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 000 mm |
Transportisto | Sté des tramways électriques des Sables |
Tramtransporto en Les Sables-d'Olonne (france Tramway des Sables-d'Olonne) estas eksa sistemo de tramoj en la Franca komunumo Les Sables-d'Olonne, funkciinta de 1898 ĝis 1925.
Historio
Tramtransporto en Les Sables-d'Olonne estis lanĉita la 12-an de aŭgusto 1898. La tramvojo kun metra ŝpuro kunligis la Kazinon des Pins al la stacidomo. La tramoj sur tiu itinero funkciis nur en la somero. Por funkciigi la linion necesis naŭ motorvagonoj kaj kvar veturiloj. Antaŭ la Unua mondmilito estis multe da pasaĝeroj transportitaj, dum post la milito, ĉi tiu nombro komencis malkreski. La tramvojo estis malfunkciigita la 15-an de septembro 1925.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tramwaje w Les Sables-d'Olonne en la pola Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.