Tramtransporto en Caen (TVR) | |
---|---|
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Caen, Francio |
Transportsistema speco | tramtransporto |
Komenco de trafiko | 18-a de novembro 2002 |
Fino de trafiko | 31-a de decembro 2017 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 15,7 km |
Nombro de linioj | 2 |
Nombro de veturiloj | 24 Bombardier TVR |
Nombro de stacioj | 34 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 37 000 |
Posedanto | Communauté d'agglomération Caen la Mer |
Transportisto | Keolis Caen |
Tramtransporto en Caen (TVR) estas praktikata per du-sistema transportilo sur pneŭoj, fabrikita de Bombardier, veturanta sur segregita vojo per unu centra gvid-relo kaj ankaŭ sur normala ŝoseo. La sistemo estas ekspluatata de kompanio Kéolis, ene de reto Twisto organizita de sindikato Viacités. Ĝi ĉefe veturas en Caen kaj kunligas la urbon Hérouville norde, al Ifs sude.
El teĥnika vidpunkto, tiu transportilo konsistas el grandega tri-parta aŭtobuso, veturanta sur segregita vojo, gvidata de ununura centra relo per aldonaj metalaj radetoj. La elektra motoro normale prenas sian kurenton de supertraka kontakta lineo per pantografo (male de la tramo de Nancy kiu uzas troleon). Ĝi ankaŭ povas veturi memstare dank'al dizela generatoro.
La tramo de Caen estas ankaŭ nomata TVR ("Transport sur voie réservée"), t.e. transporto sur segregita vojo.
Kronologio
Caen forlasis sian antaŭan reton de tramoj en 1937, kaj anstataŭigis ĝin per reto de aŭtobusoj.
La kreado de nova reto de tramoj estis elpensita en 1988, kaj la teĥnologio de tramo sur pneŭoj estis akceptita en 1991, pro atendita ŝparo kompare kun klasika tramo.
La deklaro de publika utileco de tiu nova reto estis akirita en 1999 kaj la ekstarto de la tram-servo okazis en la mezo de novembro 2002[1].
La konstruo kostis 214 milionojn da eŭroj, t.e. po 14,48 milionoj da eŭroj per km, inkluzive kromajn laborojn [2].
Reto
La tramo veturas sur norda/suda linio kun du branĉoj A kaj B kuniganta la universitatajn loĝejojn de Épron al Ifs kaj la urbon Hérouville-Saint-Clair al kvartalo Grâce de Dieu. Ĝi estas 15,7 km longa, disponas 34 haltejojn kaj la rapideco averaĝas 19 km/hore.
Ekspluatata 7 tagojn/semajne (krom la 1-an de majo) de la 5-a h.30 ĝis 30 mn. post noktomezo de lundo ĝis sabato, kaj de la 9-a h. ĝis noktomezo dimanĉe, la tramo transportas averaĝe 42 000 vojaĝantojn/tage (La tramo transportis 47 000 vojaĝantojn la 13-an de oktobro 2004), per frekvenco de 7 ĝis 10 minutoj semajne en ĉiu branĉo, t.e. de 3' 30 ĝis 5 minutoj en la komuna trunko.
Tramo A
Listo de haltejoj
(oni ne konfuzu "Saint-Pierre" en la urbo-centro kun "Calvaire Saint-Pierre")
Tramo B
Listo de haltejoj
Veturiloj
- Fabrikanto: Bombardier
- Longo: 24.5 m.
- Larĝo: 2.5 m.
- Alto: 3.22 m.
- Nombro da pasaĝeroj: 154 (po 4 personoj per kvadrat-metro), el kiuj 41 sidlokoj (+ 10 faldseĝoj). Kajoj kaj vagonoj kun malalta planko, estas alireblaj al rulseĝoj.
- Pezo (malplena): 25.5 tunoj
- Motoro: GEC ALSTHOM
- Elektraj motoroj: 300 kW
- Helpmotoro: 200 kW
- Gvidado de 4 rad-paroj
- Maksimuma rapido: 70 km/h
- Maksimuma deklivo: 13%
- Rad-paroj kun turneblaj radoj
- Minimuma kurba radiuso: 12 m.
- Esperita viv-daŭro: 30 jaroj
- Maksimuma larĝo de platformo en rekta linio: 3 m.
Tiu materialo estis fabrikita de kanada kompanio Bombardier sub nomo Transporto sur Vojo Rezervita (TVR). Ties produktado nun estas ĉesigita de la konstruanto, kio kaŭzas gravan problemon al la reto de Caen, ĉar la 24 vagonaroj ne sufiĉas por la trafiko de la linio (42 000 vojaĝantoj/tage), kio devigas la ekspluatanton samtempe veturigi busojn dum pintaj horoj[3].
Video
- Video de tramo en Caen
Referencoj
- ↑ Fonto: TTT-ejo de Twisto Arkivigite je 2009-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ fonto: http://www.clean-auto.com/spip.php?article460%5Brompita+ligilo%5D
- ↑ Fonto: Revue Ville & transports - magazino de la 28-a de novembro 2007.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Twisto
- Blogo de Viacités
- Tram 2019 Arkivigite je 2016-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Ouest-France: Tramway à Caen (france)
|