Tramtransporto en Bolonjo | |
---|---|
Tramoj en la urbocentro en 1949 | |
tramtransporto • konstruata | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Bolonjo Italio |
Transportsistema speco | Tramo |
Komenco de trafiko | 1880 |
Fino de trafiko | 1963 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 75,4 km |
Nombro de linioj | 16 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 445 mm |
Transportisto | STFE/TFE (1880-1899); Les Tramways de Bologne (1899-1924); Komunumo Bolonjo (1924-1926); Azienda Municipale delle Tramvie Elettriche di Bologna (1926-1932); ATM (1932-1963) |
Mapo | |
La reto de tramoj en Bolonjo planita por 2026 | |
Tramtransporto en Bolonjo konsistis el reto de tramoj, priservanta la urbon Bolonjo, en la nordo de Italio, ekde 1880 ĝis 1963.
Nova tramsistemo estas nun planata por la urbo. Laŭplane, konstruado komenciĝos en aŭtuno 2022 kaj la unua linio estos finkonstruita en 2026.
Historio
En 1877, la urba konsilantaro akceptis la planon por ses linioj de ĉevala tramo[1], laŭ la jenaj itineroj:
- Placo Vittorio Emanuele-Stacidomo;
- Placo Vittorio Emanuele-Pordo San Felice;
- Placo Vittorio Emanuele-Barriera Santo Stefano;
- Placo Vittorio Emanuele-Pordo Maggiore;
- Placo Vittorio Emanuele-Pordo San Mamolo;
- Placo Vittorio Emanuele-Pordo Saragozza.
La konkurson gajnis la firmao Società Anonima dei Tramways e delle Ferrovie Economiche di Roma, Milano e Bologna (STFE), fondita en 1877, kiu en 1889 renomiĝis kiel Società per le tramvie e le ferrovie economiche di Roma, Milano e Bologna (TFE).[2], filio de la Société Anonyme d'Entreprise Generale de Travaux[3], kiu en 1877 jam malfermis la ĉevalan tramon de Milano al Saronno.[4]
La konstruado de la reto prokrastiĝis pro problemoj de la TFE, tiom ke la komunumo minacis juran atakon kontraŭ la firmaon: laboroj komenciĝis laŭ la itinero Stacidomo-Placo Maggiore en septembro 1880[5] kaj la tramservo inaŭguriĝis la 2-an de oktobro 1880 je 8:30[6]. Novaj linioj konstruiĝis dum la sekvaj jaroj, tiom, ke en 1899 la tramsistemo jam atingis entutan longon de 24,604 km[7].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|