Traktrakulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cercomela tractrac ( Wilkes, 1817) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Traktrakulo, Cercomela tractrac, estas specio de birdo de la genro de Cercomela en la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de centra Suda Afriko. Ĝi estas komuna loĝanta reproduktulo ĉefe en plej suda Angolo, okcidenta Namibio kaj okcidenta Sudafriko.
Ties habitato estas dezerteca makiso, montecaj dunoj kaj elŝtonetecaj ebenaĵoj de Karuo.
Aspekto
La Traktrakulo estas 14-15 cm longa kun pezo de 20 g. La vosto estas blanka kun malhelbruna invertita “T” pinte (aŭ alimaniere dirate bruna kun blankaj flankoj en vostobazo), restaĵo de la vostobildo montrata de kelkaj enantoj. La mallonga rekta beko kaj kruroj kaj piedoj estas nigraj. La okulo estas malhela. La namiba formo, kiu troviĝas en montecaj dunoj kaj marbordo, havas preskaŭ blankan plumaron kun grizaj flugiloj kaj grizaj vostomarkoj. La sudorienta formo, troviĝanta en elŝtonetecaj ebenaĵoj havas brunajn suprajn partojn kun nigrecaj flugilplumoj kaj vostomarkoj. Ties subaj partoj estas blankecaj. Foje videblas hela superokula strio, bruneca traokula strio foje plilarĝiĝanta malantaŭ la okulo aŭ hela okulringo. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli makulitaj ol plenkreskuloj.
Tiu specio estas pli malgranda ol la Karua cerkomelo kiu havas ankaŭ la blankon de la eksteraj vostoplumoj sed etende ĝis la pinto. Ĝi estas pli pala kaj griza ol la Familia kaj la Kurbaflugila cerkomeloj, ambaŭ el kiuj havas pli malhelan pugon.
La Traktrakulo havas mildan rapidan kanton "taktak" kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kaj laŭtan babilecan teritorian defendalvokon.
Kutimaro
La Traktrakulo konstruas tasforman neston el pajlo kaj folioj surgrunde, kutime sub protektonta arbusto. La ino demetas 2 al 3 ruĝajn ovojn. Tiu specio estas monogama kaj pariĝas porvive.
Ĝi videblas kutime ĉu sola ĉu pare. Ili manĝas el surgrunde insektojn inklude papiliojn, abelojn, vespojn, lokustojn kaj formikojn. Predon oni prenas kutime per mallonga flugeto.
Konservostatuso
Tiu komuna specio havas grandan teritorion ĉirkaŭkalkulita je etendo de 1,000,000 km². Oni supozas, ke ankaŭ la populacio estas granda kaj la specio ne alproksimiĝas al la malpliiĝaj kriterioj de la Ruĝa Listo de IUCN kaj pro tio oni taksas la specion kiel Malplej Zorgiga.
Referencoj
- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
- Birdoj de Suda Afriko