Traktato de Schengen estas interkonsento kiu forigas ŝtatliman kontrolon de personoj, kiuj traveturas trans ŝtatlimoj inter la traktato-ŝtatoj. Anstataŭe ĝi pliintensigas kunlaboron en sekuro kaj politiko pri aziloj. Ĝi temas ankaŭ pri ĉeŝtatlima kunlaboro.
La interkonsento estis subskribita la 14-an de junio 1985 en la urbo Schengen en Luksemburgo.
La spaco
La Schengen-spaco estas la areo kiu konsistas el la 26 eŭropaj landoj kiuj forigis siajn landlimajn kontrolejojn en la komunaj landlimoj, ankaŭ konataj kiel internaj landlimoj. Tiu spaco kreiĝis en 1985 pere de la Traktato de Schengen kaj ekfunkciis en 1995 por forigi la komunajn landlimojn inter la anoj kaj establi komunajn kontrolejojn en la ekstera parto de tiuj landoj. En la praktiko, la Schengen-spaco funkcias, laŭ migraj terminoj, kiel nur unu lando, kun komuna politiko pri viz-donado.
Partoprenantoj de traktato
Membroj de traktato
Plenaj membroj
je la fino de 2015, kun dato de eknuligo de ŝtatlima kontrolo:
- Aŭstrio – 1-a de decembro 1997
- Belgio – 26-a de marto 1995
- Ĉeĥio – 21-a de decembro 2007 a)
- Danio – 25-a de marto 2001 (sen Gronlando kaj Ferooj)
- Estonio – 21-a de decembro 2007 a)
- Finnlando – 25-a de marto 2001
- Francio – 26-a de marto 1995
- Germanio – 26-a de marto 1995
- Grekio – 26-a de marto 2000 (sen Athos)
- Hispanio – 26-a de marto 1995
- Hungario – 21-a de decembro 2007 a)
- Islando – 25-a de marto 2001
- Italio – 26-a de oktobro 1997
- Liĥtenŝtejno - 19-a de decembro 2011
- Latvio – 21-a de decembro 2007 a)
- Litovio – 21-a de decembro 2007 a)
- Luksemburgo – 26-a de marto 1995
- Malto – 21-a de decembro 2007 a)
- Nederlando – 26-a de marto 1995
- Norvegio – 25-a de marto 2001 (sen Svalbard)
- Pollando – 21-a de decembro 2007 a)
- Portugalio – 26-a de marto 1995
- Slovakio – 21-a de decembro 2007 a)
- Slovenio – 21-a de decembro 2007 a)
- Svedio – 25-a de marto 2001
- Svislando - 12-a de decembro 2008 b)
en flughavenaj landlimaj trairejoj: a) ekde 30-a de marto 2008, b) ekde 29-a de marto 2009
Membroj de facto
- Monako (malfermata landlimo kun Francio)
- San-Marino (malfermata landlimo kun Italio)
- Vatikanurbo (malfermata landlimo kun Italio)
Kontrolo estas sur landlimoj de Andoro kun Francio kaj kun Hispanio.
Membroj malaktivaj
Kelkaj ŝtatoj ja subskribis la traktaton, sed ankoraŭ (2016) ne plenumas la kondiĉojn por eknuligi la landlimajn kontrolojn. Ili estas:
Aliaj faktoj
La 26 Schengen-landoj estas: Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Hungario, Islando, Italio, Latvio, Liĥtenŝtejno, Litovio, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Norvegio, Pollando, Portugalio, Slovakio, Slovenio, Svedio kaj Svislando. Ĉiuj ĉi landoj membras en Eŭropa Unio, escepte de Norvegio, Islando, Svislando kaj Liĥtenŝtejno.
Svislando kiel unua ne-EU-ano subskribis la traktaton kaj ekaplikos ĝin en 2008, sed nur por personoj. Ĉar Svislando ne membras en la dogana unio, oni plu kontrolos la varan trafikon.
Interesa sed jure enigma estas la kondiĉo de la membroj de facto.
Eksteraj ligiloj
- Agreement between the Governments of the States of the Benelux Economic Union, the Federal Republic of Germany and the French Republic on the gradual abolition of checks at their common borders – The Schengen Agreement
- Convention implementing the Schengen Agreement of 14 June 1985 between the Governments of the States of the Benelux Economic Union, the Federal Republic of Germany and the French Republic on the gradual abolition of checks at their common borders – Convention implementing the Schengen Agreement
- Schengen Arkivigite je 2014-07-16 per la retarkivo Wayback Machine – eurotopics
- The Schengen Area: collection of resources
- The Schengen Acquis