La Traktato de Sankta-Stefano (3-an de marto 1878) estis la interkonsento kiun altrudis Rusio al la Osmanida Imperio post ĝia venko en la rusa-turka milito de 1877-1878. Ĝi estis subskribita en Sankta-Stefano (greke: Ayastefanos, nuntempe Yeşilköy), loĝloko okcidente de Istanbulo, de la Grafo Nicholas Pavloviĉ Ignatiev kaj Aleksander Nelidov flanke de la Rusa Imperio kaj la Ministro pri Eksteraj Aferoj Safvet Paŝao kaj la ambasadoro en Germanio Sadullah Bejo flanke de la Osmanida Imperio.
La 3-a de marto, tago kiam subskribiĝis la Traktato de Sankta-Stefano, estas la nacia tago de Bulgario.
En 1859 Serbio ribeliĝis kontraŭ la turkoj, ribelo iom poste sekvata de Montenegro (kiu deklaris la sendependecon), Bosnio kaj Hercegovino (kiu kuniĝis al Serbio). En 1876 la ribeliĝo ankaŭ atingis Bulgarion. La severa subpremo okazigata de la turkoj, igis la caron Aleksandro la 3-a de Rusio aliancito de Rumanio, deklari la militon kontraŭ la turkoj. La turka armeo estis venkata kaj devigata subskribi la kapitulacon per tiu ĉi traktato.
Konsekvencoj
La traktato reorganizis la antikvajn posedaĵojn en Balkanio kiuj apartenis al la Osmanida Imperio.
La plej grava dispozicio en tiu ĉi traktato estis la agnoskado de la sendependeco de Bulgario kiu prenis la plejparton de Makedonio en sia teritorio kaj permesis al Bulgario etendiĝi de la Egea Maro ĝis la Nigra Maro.
Ankaŭ ĝi agnoskis la sendependecon de Serbio, Montenegro kaj Rumanio. Rumanio cedis Besarabion al Rusio kaj interŝanĝe ĝi ricevis Dobroĝon. Bosnio-Hercegovino fariĝis memstara.
Rusio ricevis teritoriojn en la Osmanida Imperio kaj la sultano devis garantii la sekurecon de liaj kristanaj subuloj.
Britio kaj Aŭstrio-Hungario oponiĝis al tiu ĉi traktato kiu liberigis la slavan naciismon pro tio ke Bulgario povu fariĝi satelito de Rusio kaj minaco por la Otomana Imperio.
La traktato estis modifata kvar monatojn poste, la 13-an de julio 1878, post la Kongreso de Berlino, en la traktato de Berlino.