La Traktato de Lund aŭ "Paco de Lund" (svede Freden i Lund) estis pripaca traktato inter la reĝlandoj Danio-Norvegio kaj Svedio. Ĝi interkonsentiĝis en la sveda urbo Lund kaj subskribigis tie la 26-an de septembro 1679. La traktato finis la Skanian Militon de inter 1675 kaj 1679. Baze ĝi konfirmis la de la franca reĝo Ludoviko la 14-a peritan antaŭan traktaton de Fontainebleau inter Danio-Norvegio kaj Svedio de la 23-a de aŭgusto 1679. La svedaj regantoj insistis pro politikaj kialoj ripeti la pripacan interkonsenton en la propra lando.
La Traktato de Lund konfirmis la antaŭan teritorian situacion inter Danio-Norvegio kaj Svedio, do la fakton, ke la iam pli frue dane posedita regiono Skanio, kiun Svedio estis konkerita, restu svedia. Promilitaj limŝanĝoj devis esti nuligitaj.
Tio fakte signifis malvenkon por Danio, kiu ja per la milito celis rekonkeri la regionon. Malgraŭ forta subteno por Danio inter la kamparanoj de Skanio, la dana-norvega reĝlando devis cedi siajn postulojn pri la regiono. La reĝlando ja tenis la kontrolon pri la markolo Sundo kun la tre profitigaj vojkotizoj por pasantaj ŝipoj, sed perdis la najbaran provincon oriente de la Sundo, kun tiam multaj danaj loĝantoj.
En la traktatoj de Fontainebleau kaj Lund estis instalita komisiono, kiu havis la celon malebligi la misuzon de svedaj flagoj en la Sundo, kiujn interalie uzis nederlandaj ŝipoj por eviti la kotizopagon.