La Traktato de Arras estis subskribita en 1435 de la reĝo de Francio, Karlo la 7-a, kaj la duko de Burgonjo, Filipo la 3-a; ĝi finigis la kofliktojn de la Enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj.

Ĉefaj decidoj estis jenaj:

  • la reĝo Karlo la 7-a honore ĵuris, ke li ne partoprenis en la Murdo de Johano Sentima. [1].
  • Karlo la 7-a lasis al Filipo la Bona la urbojn de Somme, la graflandon de Mâcon, la vicgraflandon de Bar-sur-Seine kaj la graflandon de Auxerre;
  • oni donis faktan sendependecon al la duklando de Burgonjo. La duko de Burgonjo restis vasalo de la reĝo de Francio sed ne bezonis persone omaĝi al li.
  • La duko de Burgonjo rekonis la legitimecon de Karlo la 7-a kiel reĝo de Francio. Jam pace kun Burgonjo, li estis libera por dediĉi sin al la rekonkero de la teritorioj perditaj al la Angloj.[2]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Philippe Zwang, Jeanne d'Arc et son temps, Casterman 1999, Repères Histoire
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.