La Traktato de Allahabado estis subskribita la 16an de aŭgusto 1765, inter la Mogola Imperiestro Ŝah Alam la 2-a, filo de la iama imperiestro Alamgir la 2-a, kaj Robert, Lord Clive, de la Brita Orienthinda Kompanio, kiel rezulto de la Batalo de Buksaro de 22a de oktobro 1764. Tiu Traktato markis la politikan kaj konstitucian situacion ĉe la komenco de la Britia regado de Hindio.[1] Baze sur la terminoj de la interkonsento, Alam garantis al la Brita Orienthinda Kompanio Divanajn rajtojn, nome rajto kolekti impostadon je la konto de la Imperiestro el la orientaj provincoj Bengalio, Biharo kaj Oriso. Tiele la Brita Orienthinda Kompanio konsolidiĝis kiel imperia impostokolektisto. Tiuj rajtoj rajtigis al la kompanio ricevi enspezojn rekte el la popolo de Bengalio, Biharo kaj Oriso. Ŝanĝe la kompanio pagis ĉiujaran tributon de 26 "lakoj" da rupioj (nome 260,000 britaj pundoj) dum sekurigis por Ŝah Alam la 2-a la distriktoj Kora kaj Allahabado. La tributa mono paguta al la imperiestro estis por la eltenado de la imperiestra kortego en Allahabado. La interkonsento ankaŭ decidis, ke Ŝah Alam estus restaŭrita al la provinco Varanasio dum pli plupagu ian monkvanton al la kompanio. Udho revenis al Ŝuja-ud-Daulah, sed Allahabad kaj Kora estis tenitaj de li mem. Ankaŭ la Naŭabo de Udho devis pagi 53 lakojn de rupioj kiel militkompenso al la kompanio.
Referencoj
- ↑ Bhattacherje, S. B.. (2009-05-01) Encyclopaedia of Indian Events & Dates. Sterling Publishers Pvt. Ltd, p. A–96.