Traktato de Ŝimoda (ruse: Симодский договор aŭ Симодский трактат; japane: 日露和親条約 [niĉiro ŭaŝin ĝōjaku]) estas komerca, ŝipagada kaj limdifina traktato inter Japanio kaj Rusio. Ĝi estis subskribita la 7-an de februaro 1855 en la japana urbo Ŝimoda. La subskribintoj estis Kaŭaĝi Toŝiakira (Japanio) kaj rusa admiralo Jevfimij Putjatin.
La traktato signifis ankaŭ la estigon de la diplomatiaj kontaktoj inter la du landoj.
Parto de la traktato difinis la limigitan malfermon de tri havenoj Nagasaki, Ŝimoda kaj Hakodate, por ke la rusa floto povu sin provizi per akvo kaj ligno.
La traktato difinis ankaŭ la rusan-japanan limon: la Kurilaj insuloj norde kaj inkluzive de insulo Urup iĝis rusa teritorio; la insuloj sude de kaj inkluzive de Etorofu iĝis japana teritorio. La insulo Saĥaleno iĝis komuna posedaĵo. Surbaze de la diskutoj en la sekvaj jaroj inter la rusaj kaj japanaj setlantoj, la limo estis pli precize difinita en 1875 per Traktato de Sankt-Peterburgo.
Hodiaŭ, la traktato estas grava bazo por la japana pozicio en la konflikto de Kurilaj insuloj.