Trakovice, hungare Karkóc estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.
![](../I/Slovakia_trnava_hlohovec.png.webp)
Trakovice situas en la plej griza parto
Bazaj informoj
- 48° 26′ 21″ N 17° 42′ 31″ O / 48.43917 °N, 17.70861 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 26′ 21″ N 17° 42′ 31″ O / 48.43917 °N, 17.70861 °O (mapo)
- Areo: 12 km²
- Supermara alteco: 143 m
- Loĝantaro: 1296 en 2001
- Poŝtkodo: 919 33
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo
Trakovice situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Nové Mesto nad Váhom-Bratislavo (aŭtoŝoseo en la sama direkto preteriras). Hlohovec troviĝas je 7 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1275 laŭ tiama hungara ortografio "Korkouch". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Karkóc 1147 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Trakovice 1296 homoj, (1288 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika klasikisma preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario)
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.