Trakelo (el la antikva greka: τράχηλος por "kolo") estas la termino en arkitekturo por la kolo de la kapitelo de la Dorika kaj la Ionika ordoj.

Laŭ Francisko Azorín trakelo estas Kanelita striaro, kiu ĉirkaŭas malsupre la dorikan abakon.[1] Li indikas etimologion el la greka trakelos (kolo), kaj de tie la latina trachelion.[2]

Averto

Atentu: en PIV aperas ankaŭ trakelio, kiel termino de botaniko, por specio de kampanulo (Campanula trachelium).<ref>NPIV Alirita la 13an de Januaro 2018.

Referencoj

Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Trachelium". Encyclopædia Britannica. 27 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 116. Alirita la 13an de Januaro 2018.

Notoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
  2. Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.