Train World | |||
---|---|---|---|
| |||
nacia muzeo • fervoja muzeo | |||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Schaarbeek | ||
Adreso | Prinses Elisabethplein 5, B-1030 Schaarbeek | ||
Situanta sur | Place Princesse Élisabeth - Prinses Elisabethplein | ||
Estiĝo | 14-a de septembro 2012 | ||
Koordinatoj | 50° 52′ 41″ N, 4° 22′ 46″ O (mapo)50.87814.37944Koordinatoj: 50° 52′ 41″ N, 4° 22′ 46″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.trainworld.be | ||
La Train World (Fervoja Mondo) estas muzeo de la Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj. Ĝi troviĝas en la brusela municipo Schaarbeek kaj okupas la iaman stacidomon de Schaarbeek kaj novan konstruaĵon. La muzeo estis inaŭgurita la 24-an de septembro 2015. La interno de la muzeo estis desegnita de François Schuiten, belga bildrakontisto. Antaŭe, Belgaj Fervojoj havis nur malgrandan muzeon kiu troviĝis interne de la stacidomo Bruselo Norda.
Kolekto
La muzeo posedas 22 veturilojn (lokomotivojn kaj vagonojn) kaj ankaŭ multajn maketojn, uniformojn kaj aliajn objektojn.
Kelkaj rimarkindaj objektoj:
- La vaporlokomotivo Land van Waes/Pays de Waes, la plej malnova lokomotivo en Belgio (1845)
- La vaporlokomotivo 12.004, la plej rapida belga vaporlokomotivo (1939)
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.