Tracy Chapman | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1964 (60-jaraĝa) en Klevlando |
Deveno | Usono |
Ĝenroj | Bluso, Folkroko, Soulo |
Instrumentoj | Gitaro, Elektra gitaro |
Aktivaj jaroj | 1988 - nuntempo |
Eldoninto | Elektra Records |
Retejo | www.tracychapman.com |
Persona informo | |
Lingvoj | usona angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Tufts |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • kantisto • surstrata artisto • komponisto • gitaristo • diskografa artisto |
Tracy CHAPMAN (naskiĝis la 30-an de marto 1964 en Cleveland, Ohio) estas usona kantistino kaj kantaŭtoro. Ŝia repertuaro havas protestan kaj engaĝitan aspekton, kaj ŝia stilo miksas bluson, folkrokon kaj soulon. Ŝi sukcesis ekde la eldono de sia unua albumo, interalie dank'al sia partopreno en la koncerto por la 70-a naskiĝtago de Mandela en junio 1988, kie ŝi prezentis Talkin' 'bout a Revolution kaj Fast Car.
Aŭtorino de ok studialbumoj, de Tracy Chapman (1988) ĝis Our Bright Future (2008), ŝi vendis pli ol kvardek milionojn da albumoj tutmonde kaj ricevis kvar Grammy-Premiojn. Ŝiaj ĉefaj sukcesoj ankaŭ inkluzivas kantojn Baby Can I Hold You, Crossroads, New Beginning kaj Sing for you. Ŝi partoprenis la koncerton "Tribute to Buddy Guy" en 2012 en la Kennedy-Centro antaŭ prezidanto Barack Obama.
Studialbumoj
- Tracy Chapman (1988)
- Crossroads (1989)
- Matters of the Heart (1992)
- New Beginning (1995)
- Telling Stories (2000)
- Let It Rain (2002)
- Where You Live (2005)
- Our Bright Future (2008)