Townsville | |||||
---|---|---|---|---|---|
grandurbo | |||||
Townsville | |||||
urbo • urbego [+] | |||||
| |||||
Lando | Aŭstralio | ||||
Situo | Townsville | ||||
- alteco | 6 m [+] | ||||
- koordinatoj | 19° 16′ S, 146° 49′ O (mapo)-19.262222222222146.81583333333Koordinatoj: 19° 16′ S, 146° 49′ O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 8 m | ||||
Plej malalta punkto | |||||
- malalteco | 0 m | ||||
Areo | 140 km² (14 000 ha) | ||||
Loĝantaro | 185 768 (2010) | ||||
Denseco | 1 326,91 loĝ./km² | ||||
Horzono | AOST (UTC+10) | ||||
- somera tempo | AOST (UTC+11) | ||||
Poŝtkodo | QLD 4810 | ||||
Telefona antaŭkodo | 07 | ||||
|
|||||
Townsville | |||||
Vikimedia Komunejo: Townsville, Queensland [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Aŭstralio | |||||
Townsville estas grandurbo, universitata urbo (de 1970) kaj havenurbo en Aŭstralio, en Kvinslando.
Geografio
Townsville situas laŭ la oceano 1300 km de Brisbano, 2000 km de Sidnejo.
Historio
La plej frue indiĝenaj grupoj vivis en tiu loko. La unua eŭropa ŝipo kun estreco de James Cook alvenis en 1770. En la sekva jarcento la nova kolonio ekfunkciis. Townsville estis deklarita municipo en 1866, urbo en 1902. En 1896 multe da japanaj laboristoj alvenis. En 1942 la japanoj bombatakis la havenon.
Klimato
Townsville havas tropikan klimaton. En januaro kulminas la varmo, en julio la malvarmo (tiam foje frostas). Decembro estas la plej varma monato kun temperaturo 31 °C, tio estas julie 25 °C. Jare pluvas po 1143 mm.
Vidindaĵoj
Trafiko
Townsville havas internacian flughavenon, trafikan havenon, aŭtovojon kaj stacidomon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Fontoj
- Angla Vikipedio
Ĝemelurboj
- Port-Moresbo, Papuo-Nov-Gvineo
- Ŝunan, Japanio
- Ivaki, Japanio
- Ĉangŝu, Ĉinio
- Suvon, Sud-Koreio