Usona afiŝo dum la Dua Mondmilito.

Totala militomilito, dum kiu oni plene engaĝigas la socion kaj ekonomion por ekstermi malamikon aŭ malkapabligi ties memdefendon.

Ekzemploj de la totala milito estas:

La 18a kaj 19a jarcentoj

La principoj de totala milito unue estis formulitaj laŭ orda maniero post la Franca Revolucio. La ĵus fonditaFranca Respubliko trovis sin minacata de forta koalicio de eŭropaj landoj. La sola solvo en la okuloj de la jakobina administracio estis koncentri ĉiujn ŝtatajn rimedojn por senprecedenca militinvesto. La administracio donis devigan militservan ordonon, kiu alvokis ĉiujn korpeblajn virojn soldatiĝi. Tiu estis la unua fojo en moderna historio, ke oni uzis devigan amasan soldatiĝon. La administracio ankaŭ alvokis ĉiujn francajn civitanojn, kiuj ne povis servi en la armeo, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, ke ili kontribuu sian parton al la militinvesto per donado de loĝistika helpo kaj kuracado de la vunditoj. La franca armeo fine estis venkita ĉe la Batalo de Waterloo sed la militoj ŝanĝis la eŭropajn armeojn kiam por la unua fojo la averaĝa milita forto pliiĝis de ĉirkaŭ 150 000 viroj ĝis proksime al miliono. Alia rimarkinda afero rimarkinda en ĉi tiu milito kontraste al aliaj militoj estis la grandega kvanto de perdoj suferitaj de ambaŭ flankoj, kiam ĉirkaŭ duono de ĉiuj perdoj estis civilaj.

La Tajpinga Ribelo okazinta en Ĉinio inter 1850 kaj 1864 estis la unua fojo en la moderna historio de Ĉinio, ke oni uzis taktikojn de totala milito. Dum la alfronto ambaŭ flankoj provis malhelpi unu la alian akiri rimedojn detruante kamparojn de kamparanoj kaj masakrojn en la loĝantaroj de la okupataj urboj. La distingo inter soldato kaj civilulo preskaŭ tute malaperis kiam la tuta loĝantaro partoprenis en la militinvesto. Ĉi tiu fakto igis la militantajn partiojn militi ne nur kontraŭ la malamika armeo, sed ankaŭ kontraŭ la civila loĝantaro sub lia regado. Taksoj de la nombro de mortintoj en ĉi tiu milito varias de 20 al 50 milionoj, laŭ ĉi tiu takso la milito estis pli sanga ol la Unua Mondmilito kaj eble eĉ pli ol la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Stetson Conn, Examples of Total War (149 BC-1945 AD) U.S. Army Center of Military History, 1968

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.