Torunj, ukraine Торунь, hungare Toronya, slovake Toroňany estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja. Ankoraŭ unu vilaĝo apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- 48° 40′ 12″ N 23° 3′ 36″ O / 48.67000 °N, 23.06000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 40′ 12″ N 23° 3′ 36″ O / 48.67000 °N, 23.06000 °O (mapo)
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: 610-685 m
- Loĝantaro: 1340
- Poŝtkodo: 90015
- Telefonprefikso: 3146
- Aŭtokodo: AO
Situo
Torunj situas en montoj, en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Strij-Miĵgirja. La lasta urbo troviĝas 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio devenis el la 17-a jarcento. En 1910 loĝis en Toronya (toronja) 1212 da homoj, rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato. Ĝis 1920 Toronya apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Toronya/Torunj. Ekde 1945 Torunj apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj
- grekokatolika ligna preĝejo de 1809
- montpasejo, samtempe akvodislimo 930 m-ojn alta, dum la hungara erao ĝi estis landlimo
Komunumoj pri torony (= turo) (ankaŭ deklinacie) en Hungara reĝlando
Bántornya | Csáktornya | Féltorony | Dunatorony | Simontornya | Tornya |
Tornyos | Tornyosnémeti | Tornyospálca | Torony | Toronya |