![](../I/Saint-honor%C3%A9_(p%C3%A2tisserie).JPG.webp)
Torteto Saint Honoré - unupersona porcio
La torto Sankta Honorato (france Saint-Honoré) estas plado el la franca kuirarto nome torto kiu prenas sian nomon de la patronsanktulo de la francaj kukistoj Honorato de Amieno (Saint-Honoré aŭ Honoratus episkopo de Amieno en la sesa aŭ sepa jarcento)[1].
Oni rakontas, ke ĝi estis kreita en 1846 de la kukisto Chiboust en sia bakejo lokita en Parizo en la strato Rue Saint-Honoré[2].
Ĉi tiu dolĉaĵo konsistas el bazo de foliigita pasto aŭ murbo, ornamita en ĝia ekstera parto kun serio da profiteroloj, ligitaj al la bazo de la kuko per karamelo aŭ kremo. La centra parto de la kuko estas plenigita el kremo chiboust (speciala kremo senpezigita per meringo).[3]
Referencoj
- ↑ Il curioso soprannaturale. ISBN 88-488-1416-6.
- ↑ Recepto de la torto Saint Honoré.
- ↑ "Les meilleurs Saint-Honoré de Paris", L'Express, 2013-05-02. Kontrolita 2016-08-27. (fr-FR)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.