Tortiljo (el la hispana "tortilla" [tortilja], laŭvorte torteto) estas plata, maldika, ronda nefermentinta pano, farita el maiza aŭ tritika faruno. Eblas per ĝi ĉirkaŭvolvi aliajn manĝaĵojn, kio sugestas la alternativan nomon volvopano.
Ĝi estas la bazo de multaj manĝaĵoj en Meksiko, kie oni konsumas 300 milionojn da tortiljoj ĉiutage, kaj grava elemento ankaŭ de la teksas-meksika kuirarto.
La sama hispana vorto tortilla havas alian signifon en la hispana kuirarto: tie ĝi signifas simple omleton.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.