Torremocha | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10.184 | ||
Retpaĝaro | |||
Politiko | |||
Urbestro | Domingo Galán Encinas (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1,038 (2009) | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 21′ N, 6° 10′ U (mapo)39.3456532-6.1728733Koordinatoj: 39° 21′ N, 6° 10′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 440 m [+] | ||
Areo | 63,83 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torremocha (Cáceres) [+] | |||
Torremocha [Toremoĉa] (Finrompita turo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Torremochanos. La censita populacio en 2009 estis de 1.038 loĝantoj.
Situo
Torremocha estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 440 m; je 22 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 82 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 63,83 km².
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Demografio
Oni observu, ke la populacio de Torremocha regule kreskis dum la unua duono de la 20a jarcento, sed ekde mezo de la jarcento 1950 (2.968 loĝantoj), kaj ĉefe ekde 1960 (2.586 loĝantoj) la populacio malkreskis je la duono pro elmigrado.
Populacio de Torremocha en la periodo (1950 – 2007) | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1950 | 1960 | 1981 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | 2008 | |||||||
2.968 | 2.586 | 1.355 | 1.277 | 1.265 | 1.227 | 1.152 | 1.141 | 1.118 | 1.096 | 1.050 | 1.063 |
Monumentoj
- Religiaj: Preĝejo de la Asunción, Preĝejo de Kristo del Humilladero, la Ermitejo de Sankta Antonio, la Preĝejo de la Pieco kaj la Ermitejo de Nuestra Señora de Torrealba, ĉiuj el ŝtono kaj kun diversaj retabloj el baroko.
- Civilaj: Palaco de la Komandoro de la Ordeno de Santiago kaj blazonaj domoj.
Faŭno kaj flaŭro
La municipa teritorio estas inkludata en la areo Llanos de Cáceres, laŭ la oficiala konsidero de Z.E.P.A. (Special Zono por Protektado de Birdoj), el 1989. La protektita spaco inkludas la zonoj inter la riveroj Rivero Tamuja kaj Rivero Almonte. La surfaco de la ZEPA enhavas pli da 70.000 hektaroj, apartenantaj al la municipoj de Cáceres, Sierra de Fuentes, Torreorgaz, Torrequemada, Torremocha kaj Aldea del Cano.
Menciindas inter la protektitaj birdoj la Granda otido, kun grava populacio de ĉirkaŭ 2.000 ekzempleroj, kaj aliaj ne tiom gravaj kiom la Malgranda otido, Pteroklo, Cirkuo, Turfalko, Serpentaglo, aliaj agloj kaj cikonioj. Krome proksime estas humidejoj kie videblas akvobirdoj.
La indiĝena flaŭro estas de tipo mediteranea reprezentata de la anzino kaj la korkokverko, kun cistoj, uleksoj kaj ruĝa lavendo, kaj en la zonoj stepecaj kiom ĉe la malfermaj arbaroj de kverkoj.