Torrecillas de la Tiesa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Tomás Sánchez Campo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 056 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 34′ N, 5° 45′ U (mapo)39.5694296-5.7420104Koordinatoj: 39° 34′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 510 m [+] | ||
Areo | 140 km² (14 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Torrecillas de la Tiesa estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 056 loĝantoj sur areo de 140 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². Estas dek vilaĝoj en la provinco kies nomoj komencas per derivaĵoj el la hispana vorto “torre”, turo, kiel pruvo de la iama graveco de loĝado ĉe defenda konstruaĵo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas Torrecillanos.
Situo
Torrecillas de la Tiesa estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 510 m; je 69 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 110 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed la plej proksima urbo estas Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 140 km².
Distancoj en km el Torrecillas de la Tiesa al:
- Almendralejo: 140
- Badajoz: 167
- Cáceres: 68
- Coria: 113
- Don Benito: 79
- Mérida: 106
- Navalmoral de la Mata: 60
- Plasencia: 78
- Trujillo: 21
- Valencia de Alcántara: 157
- Villanueva de la Serena: 83
- Zafra: 172
Historio
Oni trovis en la ĉirkaŭaĵoj restaĵojn de la epoko antaŭromia. Meze de la 16a jarcento familiano de Francisco Pizarro nome Diego Pizarro aĉetis la lokon al municipo de Trujillo. Meze de la 18a jarcento la vilaĝano reaĉetis la rajtojn kaj sendependiĝis.
Ekonomio
Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado (ĉefe ŝafoj kaj porko), sed ankaŭ komerco kaj konstruado. Estas du industrioj: de konservado de agrikulturaj ekologiaj produktoj kaj tekstila.
Limaj vilaĝoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (hispane)
- la historia retejo torrecillanos.com, arkivigita laŭ stato de februaro 2011 (hispane)
- Portalo pri Torrecillas de la Tiesa (hispane)
- Folklora Asocio Virgen de los Remedios (hispane)
- historia paĝo en la retejo geocities, arkivigita laŭ stato de julio 2009 (hispane)