Torrecilla de la Torre | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47129 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 40′ N, 5° 3′ U (mapo)41.665833333333-5.0486111111111Koordinatoj: 41° 40′ N, 5° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 759 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Torrecilla de la Torre [+] | |||
Torrecilla de la Torre [toreZIlja delaTOre] estas municipo en la centrokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Torrecilla de la Torre estas etimologie komprenebla kiel Tureto de la Turo (Turtureto).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 7,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 36 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 33 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotika preĝejo de la 16-a jarcento.